Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-09-23

Renkontigho por Spiritistoj

 

Unua Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj


Estas planite okazi en Ribeirão Preto la 21-an, 22-an kaj 23-an de julio 2006, tuj post la BK en Campinas,  la "1-a BRES ( Brazila Renkontiĝo de esperantistaj spiritistoj). Ni varme invitas ĉiujn partopreni, kundiskuti, opinii. Vi povas pli vaste informiĝi ĉe la retloko http://www.bres.org.br
Se vi bezonas faldfoliojn aŭ afiŝojn pri la evento, por afiŝi iuloke, bonvole peti ilin per la retadreso
sauen@netsite.com.br aŭ per la telefon-numero (16)36339157, ĉe MiMa (Neusa).

2005-09-09

Aviadilakcidento in grekujo: La angla kiel unu kialo

 

Ĉe http://de.news.yahoo.com/050907/286/4of05.html legeblas suban tekston en la germana.

Oni raportas, ke estis serio da eraroj, kio kaŭzis la kraŝon. La lasta (dua) frazo en la dua alineo estas interesa: "Plia alarmo kaŭzis pli da konfuzo ĉe la germana piloto kaj la vicpiloto el Cipro, kiuj je tiu tempo ankaŭ estis rimarkanta, ke ilia angla lingvo, la nura kuna lingvo, ne sufiĉis, por diskuti pri teĥnikaj problemoj."

Informis: Zebastjan
http://esperanto.kirf.net <esperanto@kirf.net>

2005-09-08

RAPORTO PRI E-AGADOJ EN DR KONGO POR LA JARO 2005

RAPORTO PRI E-AGADOJ EN DR KONGO POR LA JARO 2005

Anta ni staras tri gravaj e-agadoj dum la jaroj 2005-2006, i.a. EDUKA PROJEKTO, KULTURA PROJEKTO, PROJEKTO 'ESPERANTO POR DAUXROPOVA EVOLUO.

1. EDUKA PROJEKTO "cent esperantistoj jare"

Temas pri E-kursoj en la Universitato de Kinshasa. Fakte, tie studas pli ol 20 000 personoj dissemitaj en 10 Fakultatoj. Ekde 1993 funkcias tie E-Klubo kiu nomighas ESPERANTO-KULTURA MOVADO (EKM).

La chefa atingo de Eduka Projekto estas esperantigi 100 universitatanojn jare. Tiu projekto volas instrui E-on en universitataj medioj, esperantigi la estontajn rimarkindulojn, havigi al kongaj intelektuloj internacian komunikilon. Tial, de kelkaj monatoj okazis la antaprojekton kiu temis pri la e-instruado al deko da personoj kiuj dejoras ' kiel kurs-asistantoj de profesoroj ' en la Universitato de Kinshasa. Post la formado dum ses monatoj, sekvos la trejnado de instruistoj en dusemajna seminario. Rezulte de kio, chiu el ili lernigos E-on al dek gestudentojn po Fakultato. Fine de la jaro oni produktos 100 esperantistojn.

Por faciligi la realigon de tiu projekto tri e-instruistoj helpas: Emile Malanda, Jean-Bosco Malanda, Ziko Malumba; kaj apoge de s-ro Ntoto Zola el Mbanza-Ngungu. Sekretarias f-ino Sara Meta (EKM-anino).

Jen estas la gelernantoj de la unua etapo: Didier Nkunku, Jean-Claude Mukanzo, Anicet Yemueni, Delphin Kayembe, Claude Tshamala, Nicky Mbuyi, Aim Tshata, Patrick Tumba, Charlotte Mbuyu (f-ino), Nicole Bumba (f-ino).

Plie venis el Belgio 26 lernolibroj, por apogi la instruadon, donace de s-ro Marcel Delforge kaj helpe de s-rino Flory Witdoeck. Aldone revuojn el Belgo Germain Pirlot. Anka aliaj helpajhoj estas bonvenaj.

Signalindas la nova instigo: per tiuj praktikaj lernolibroj ni atingas aliajn dek interesantojn kiuj eklernas atodidakte.

Fine, alia vojo jhus malfermighis che la Universitato KONGO en la provinco de Bas-Congo dank'al s-ro Ntoto, meritplena konga e-isto. Chi-lasta, magistro pri Juro, dejhoras en tiu universitato, volas tie ekfunkciigi ekde januaro 2006 similan projekton kunlabore kun EKM/DKEA.

2. KULTURA PROJEKTO

Starighis en Kinshasa Kongolanda Kultura Esperanto-Centro ( KKEC ). La chefa agado estas BIBLIOTEKO ZAMENHOF. Aliaj temas pri turismo, muziko, teatro, ekspozicio kaj vendo de artajhoj, ciberkafo, ktp. Chi-rilate KKEC ekkunlaboris kun Afrikaturismo fondita de s-ro Moliero Ngangu pri turismo. KKEC ekstarigas kontaktojn kun diversaj muzikistoj (e-istoj a ne). Jam belaj bildkartoj estis senditaj en Belgio. Estas kontakto kun la fama muzikproduktisto Floral M. el Francio.

Do, la plej konkretigota agado estas la trilingva biblioteko. La Centro volas disponigi al Kongaj afrikaj intelektuloj librojn en jenaj lingvoj: E-o, Angla kaj Franca.

Pere de Hans BAKKER la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen akirigis al KKEC sepdekkilogramon da E-libroj. El Norvegio venis libropakajho (dank'al DOUGLAS).

S-rino Helga Farkuwoye el Astrio sendis kelkajn librojn de la nova origina serio. El Francio, SAT-Amikaro donacis al KKEC la malnoveldonitan vortaron PIV. Intertempe, oni estas klopodanta kun la Franca Ambasadejo en Kinshasa por la akiro de franclingvaj libroj donace de Biblionef. Anglalingvajn librojn ni dare serchas.

Signalindas la apogpromeso de niaj samideanoj el Britio kaj Svisio kiuj promesis iel helpi. Anka rimarkigindas ke dank'al Renato Corsetti, Hans Bakker kaj Rne Triolle la reketo pri la konstruado de KKEC en la urbo Kinshasa estus traktanta de UNESKO.

Por la bona funkciado de niaj agadoj, atendante la grandajn realigajhojn, KKEC kontraktis kun la franclingva Kulturdomo kiu nomighas "MAISON CULTURELLE SEDAR SENGHOR " (kontaktadreso: 1, avenue Vivi, Commune de Kintambo, Ville de Kinshasa) pri la funkciado de E-biblioteko ene de ghi flanke de franlingva biblioteko. Dank'al tia ghemeligho, E-o allogos la allingvajn legantojn al nia internacia lingvo.

Chi-kadre darigas niaj fortoj por atingi la grandan faron. Do, ni serchas subtenantojn, volontemulojn, mecenojn, kunlaborantojn precipe pri la akiro de materialoj, komputiloj kaj la konstruado de nia propra kulturdomo. Nia idealo estas starigi en Mez-Afriko monumentan E-projekton.

3. PROJEKTO 'ESPERANTO POR DAU'ROPOVA EVOLUO'.

Kadre de la Jardeko de UN kaj UNESKO pri Kulturo de Paco 2001-2010, s-ro Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, kontaktis nin pri la okazigo de tiu projekto en nia lando. DKEA decidis kunordigi la agadon. Char temas pri la taskoj de la unuopa landa asocio.

Tiu projekto koncernas la instruadon de E-o kompare kun tiu de alia fremda lingvo lernigita en iu mezlernejo.

Jen estas la etapoj por konkretigi chi tiun projekton: la unua estis la kontakto kun la nacia Unesko-komisiono en Kinshasa. Intertempe okazus la proveksperimento far la klubo KER. La dua estis trovi lernejon/klason en kiu oni pretas akcepti samtempan instruadon de E-o dum la sama lernotempo de la fremda lingvo dum unu eksperimentjaro. La tria, la arangho kun UEA pri la bugheto. La kvara, la eko de la instruado meze de septembro 2005. Tiu instruado estos farita de s-ro Mafuila Mavomo, akompane de s-roj Matondo kaj Kinkani (kiel observantoj); chio sub la superrigardo de la prezidanto de DKEA helpita de la vic-prezidanto de DKEA. La kvina estas trovi neesperantiston universitatan fakulon ( prefere pedagogo ) por superrigardi la eksperimentan instruadon de E-o kompare kun la fremda lingvo (Angla); kaj poste prilabori la rezultojn la la testoj kunmetataj kunlabore kun la internacia gvidantaro de la eksperimento. Kaj fine, informi pri la tuta precedo de la naciaj instancoj (Ministerio pri Edukado, pri Kulturo, Unesko-Komisiono, UN-asocio)

Entute, ni konkludas ke chi tiu laboro, kiun ni jughas scienca, devas esti farita kun diligenteco, etapon post etapo, kaj helpe de chiuj, sub la gvido de DKEA kiu oficiale estas la reprezentanto de UEA en DR KONGO.

Farita en Kinshasa, la 29-an de auxgusto 2005.

Por la Estraro de DKEA,

Emile MALANDA NIANGA, Prezidanto de DKEA,
Jean-Pierre LUNGIKISA SUMBU, Vicprezidanto de DKEA,

2005-09-02

Reago de Claude Piron (2)

Reago al "The Cornell Daily Sun"
 
En chi-semajna "Vim and Vinegar" vi konkludis vian interesan artikolon pri la "Granda Ega Bela Morgauo" asertante: "Kio ajn okazos, unu afero estas certa: neniam chiuj homoj de nia mondo kunvenos, kunigos la manojn kaj kantos kanton en Eo." Prave, neniam chiuj homoj kunigos la manojn kaj kantos en Eo. La funkcio de Eo neniam estis farighi la mondolingvo, nur servi kiel modesta peranto inter malsamlingvanoj. Mi parolis kaj parolas en Eo kun homoj el la plej ekzotaj landoj ek de kiam mi adoleskis (mi nun estas 74-jara), kaj mi chiam trovis tiun manieron komuniki pli placha ol la anglan, lingvon, kiun mi shatas, sed kiun mi neniam regos sufiche por senti min egalnivela kun denaskulo. Mi esprimis min pli flue en Eo post ses monatoj ol angle post ses jaroj, kaj la facileco konstatebla dum lernado plu ekzistas je la momento esprimi sin : pro kialoj, kiuj rilatas al neuropsikologio (vd chapitrojn 6 kaj 7 de mia libro Le défi des langues, Parizo: L'Harmattan, 2-a eld. 2001), en Eo vi malofte dubas, vi ne torturas vian cerbon serche al la ghusta vorto, vi ne timas aperi ridinda, kiom en aliaj lingvoj. Antau du jardekoj, mi travojaghis nian planedon serve al Monda Organizo pri Sano. Sur chiuj kontinentoj (kaj sur multaj insuloj, ekzemple en Japanio), mi diskutis en Eo kun lokanoj, kiuj ne scipovis la anglan. Mi do povas atesti pri ghia elstara taugeco, kompare kun la angla au kun sistemoj kiel samtempa interpretado.

Rimarkinda fakto, rilata al punkto, kiun vi pritraktas en via artikolo, estas, ke homoj restas multe pli si mem, kiam ili komunikas en Eo, ol en la angla. En la angla, ili penas imiti fremdan modelon. Kiam ili sukcesas, ili ne plu aspektas kiel si mem, ili aperas pseudo-anglo-saksaj, ili iel anstatauigis sian identecon per alia, iom kiel personoj kun plurpersoneca perturbo. Kaj kiam ili malsukcesas. Nu, kiel korea kuracisto foje diris al mi: "Kiam vi parolas fremdan lingvon, vi sonas malpli inteligenta ol vi estas." En Eo, oni sentas ilian veran memon, char la lingvo allasas multe pli da variado en prononcmaniero, vortordo, gramatika uzado, referencoj, ktp. Dum la angla ofte aspektas kiel maskvestajho, kiu malbone sidas sur la fremdula korpo, Eo chiam restas perfekte adaptita al la persono kaj al ties devenloko.

Spite al la multaj lingvistoj, jhurnalistoj kaj politikistoj, kiuj, malbone informite, disvastigas siajn antaujughojn - mi ne diras, ke iliaj intencoj ne estas puraj, nur ke ili ne imagas, ke ekzistas faktoj esplorindaj antau ol esprimi sin publike pri la temo - Eo ne chesas progresi, shajne lau eksponenciala kurbo. Tial mi ne vetus favore al tio, kio, por vi, estas tiel evidente "certa". La kritika maso, kiu renversos la tendencon uzi la anglan mondolingve, alproksimighas. Finfine, homoj ne estas stultaj. Kiam metodo solvi problemon montrighas pli efika, rilate al kosto, ol alia, montrighas pli facile akirebla, pli justa al chiuj, kaj pli respekta al identecoj kaj kulturoj, estas multaj shancoj, ke la plimulto fine alprenos ghin. Homojn komence ne allogas tio, kio pli poste montrighas progreso. Ili chiam komence forjhetas au primokas la novajn elpensajhojn, kiuj rezultas el homa kreemo kaj montrighas facilaj kaj agrablaj. Pensu pri la t.n. arabaj ciferoj, au pri la metra sistemo. Sed fine ili agas lau siaj interesoj. Mia noveleto "These Terrans are real masochists [Tiuj teranoj estas veraj masohhistoj]", TTT-e alirebla, provas humure pritrakti tiun homan tendencon. Vi trovos ghin je
http://claudepiron.free.fr/ ; alklaku "Articles" en la maldekstra menuo, kaj iru al "En anglais". 

Kiom koncernas Eo-kantadon, kanti en Eo estas io ofte spertata en la internaciaj eventoj, kiuj uzas tiun lingvon. Se vin interesas auskulti Eo-kantojn, provu
http://www.vinilkosmo.com, la chefan produktiston de KD en la zamenhofa lingvo.

Kiel ajn estu, multan dankon pri tio, ke vi invitis nin resti kritikemaj rilate la manieron koncepti la ontan tempon.

Chion bonan al vi. Claude Piron

Reago de Claude Piron al Publikajoj (1)

Reago de Claude Piron al Publikaĵoj (1)

En artikolo ("Calling for an overhaul of the teaching of English in Thai schools") publikigita en la tajlanda anglalingva gazeto The Nation la 28-an de augusto, Chatrarat Kaewmorakot raportas:  Education Minister Chaturon Chaisang said that most students' inability to communicate in English despite spending years learning the language pointed to a clear failure in language-teaching in Thailand. [Edukministro Chaturon Chaisang diris, ke la nekapablo anglalingve komuniki de la plimulto el la studentoj malgrau jaroj da lernado montras, ke klare fiaskas lingvoinstruado en Tajlando]
Kiel multaj el liaj kolegoj en la tuta mondo, edukminitro Chaturon Chaisang atribuas la malbonajn rezultojn de la tajlandaj studentoj en lernado de la angla lingvo al malsukcesa instruado. Kiam registaroj rigardos fronte la realon? La kauzo ne estas, ke la instruado estas fusha, sed ke instrui la anglan en lernejoj tiamaniere, ke la studentoj fine regu ghin, simple estas neplenumebla tasko (escepte en landoj kun ghermana lingvo). La angla estas tro malfacila por la mezuma studento. Fakte, ghi estas ege malbona elektajho por internacia komunikado. Ghi estas plena je nekonsekvencajhoj kaj absurdajhoj, kiujn eblas memori nur per persista penado, senproporcia kun la rezulto. Miriga estas la submetighemo de registaroj kaj landanaroj, kiuj akceptas la internacian uzon de la angla, kvazau ghi estus io fatala. La angla neniam estis demokratie elektita. Delonge estas tempo, ke registaroj kundecidu objektive studi la mondan lingvoproblemon kaj kompari la diversajn ekzistantajn metodojn ghin superi, kun la celo elekti la plej bonan. Eblo inda je konsidero estas la internacia lingvo Eo. Ghi funkcias tute bone kaj estas multoble pli facila ol la angla. Trovighas Eo-parolantoj en multaj urboj de multaj landoj (Tajlando, Filipinoj kaj la arabaj landoj apartenas al la chefaj esceptoj). Mi uzis Eon sur chiuj kontinentoj, kiam mi laboris por Monda Organizo pri Sano, mi do povas atesti pri ghia rimarkinda efikeco. Se en la tuta mondo registaroj kaj amaskomunikiloj instigus la loghantojn lerni ghin, la angla rapide eksvalidighus kaj studentoj tutmonde chesus investi sian nervan energion en la enmensigon de ghiaj multaj absurdajhoj, kiel la malsama prononco de "ough" en "tough", "though", "through", "cough"; la malsamaj strukturoj en "I am not" kaj "I do not know" (kial ne "I do not be" au "I know not"?), la fakto, ke vi ne povas derivi "dentist" el "tooth" (komparu kun la aliaj lingvoj: japana "tooth" = "ha" > "dentisto" = "ha-isha"; indonezia "tooth" = "gigi" > "dentisto" = "doktor gigi"; Eo "tooth" = "dento" > "dentist" = "dentisto", kaj multaj, multaj aliaj. La statuso de la angla kiel mondlingvo rezultas el inerteco. Estas tempo rekonsideri ghin, esplori pri alternativaj solvoj kaj alpreni komunikilon, kies efikeco estu pli bone proporcia al la kostoj, kaj krome pli justa. Kial 6 elcentoj el la tera loghantaro devu ghui avantaghon en chiu diskuto au traktado simple pro tio, ke ili naskighis en la ghusta lando? Kial ilia junularo povu dedichi al teknika, scienca au alia studado la tempon, kiun samaghuloj alilandaj devas investi en la provon regi la absurdajhojn de la angla lingvo, lingvo de malplimulto ? Mi esperas, ke sana prudento foje venkos.

2005-09-01

61-a RENKONTIGXO DE ESPERANTISTOJ DE LA PARAIBA-VALO

 
 
61-a RENKONTIGXO DE ESPERANTISTOJ DE LA PARAÍBA-VALO

11-A DE SEPTEMBRO 2005
CASA DA CULTURA DE LORENA
R. Viscondessa de Castro Lima, 10


TEMO: “CENT JAROJ POST LA UNUA KONGRESO”

9:00 h – Mafermo – Protokolo – Salutoj
9:30 h – Prelego: “La Bulonja Kongreso: faktoj kaj signifoj” (Floriano Pessoa, Rio)
10:30 h – Prelego: “Cent jaroj da Universalaj Kongresoj” (Aloísio Sartorato, Rio)

12:00 h – Pauxzo

14:00 h – Prelego: “ Kontribuo de la Universalaj Kongresoj al la Esperanto-kulturo” (Francisco Wechsler, Campinas)
15:00 h – Prelego: “Brazilaj Kongresoj: kiaj ili estis gxis nun? Kiaj ili estu de nun?” (José Roberto Tenório da Silva, S. Paulo)

Ekskursoj el San-Pauxlo:
Sidnéa (11)39765724 vespere
aux (11)8353-4112 posxtelefone.
retmesagxe: esperanto@ig.com.br
 

2005-08-29

Ebla TRIA Unesko-rezolucio favora al Esperanto

Jen la angla lingva versio de la ebla
TRIA Unesko-rezolucio favora al Esperanto











Proposal for Resolution on Esperanto for Education for Sustainable Development


The General Conference,
  • Considering that the General Conference at its 1954 session in Montevideo, by its resolution IV.1.4.422-4224, took note of the results attained by the international language Esperanto in the field of international intellectual exchange and mutual understanding among the peoples of the world, and recognized that those results corresponded with the aims and ideals of UNESCO;
  • Considering that the General Conference at its 1985 session in Sofia, by its resolution 11.11, asked the Director-General to follow with attention the development of Esperanto as a means for better understanding among different nations and cultures and invited the Member States to promote the introduction of study programs on language problems and Esperanto into their schools and higher educational institutions;
  • Noting the considerable contribution of the Esperanto movement, and especially of the Universal Esperanto Association, to the activities of UNESCO;
  • Noting the potential of the international planned language Esperanto to provide an efficient means to contribute to sustainable development and thus to quality education for all;
  • Calls attention to the fact that in the 50 years since the first resolution Esperanto has achieved enormous progress in various fields and has matured as a means of international communication, so that the time has now come to issue a new report on its progress;
  • Requests that the Director-General in collaboration with the Universal Esperanto Association and other experts deliver a report to the next General Conference on the practical applications of Esperanto in various fields of communication; on scientific studies of the language; on the state of teaching at various levels; and on the ways in which Esperanto might be more actively used in international relations and towards education in international understanding;
  • Requests UNESCO to give its auspices and to provide organizational assistance towards the preparation of such a report, and also towards carrying out experiments, whose aim will be to compare the results obtained when teaching Esperanto as compared to other foreign languages in a number of Member States on all continents. These experiments will be carried out by the Universal Esperanto Association in cooperation with local teachers and local universities within the framework of the Decade of Education for Sustainable Development.
informita de:
******************************************************************
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036
Palestrina, Italujo
renato.corsetti@esperanto.org_
******************************************************************

2005-08-26

Komuniko de UEA-Landa kaj Regiona Agado

AL LA REGIONAJ KOMISIONOJ KAJ LANDAJ ASOCIOJ DE UEA

 

Estimataj geamikoj,

 

Dum  la cxi-jara UK en Vilno pasintan julion la Komitato de UEA kiel tradicie efektivigis du plenkunsidojn kaj apartajn kunsidojn en subkomitatoj pri la diversaj laborfakoj de la asocio.

 

Mi volas koncize informi al vi esencajn aferojn kiuj estas kaj estos gravaj por nia konstanta laboro en la koncernaj regionoj kaj landoj, kun granda espero pri via kutima kunlaboro kaj agado en la plenumo de nia komuna tasko.

 

Grava gvidliniaro movada, la Strategia Laborplano de UEA estis amendita kaj vi povos trovi informon pri ĝi en la UEA-retejo, tamen, se iu havas apartan problemon por aliri al gxi, bv. kontakti min al mia retadreso.

 

 

Aparta ero amendita rilatas al la tria agad-direkto, kies nuna teksto mi sube kopias al vi por via analizo kaj informo. 

 

 

3-a agad-direkto: TUTMONDIĜO / MALFERMIĜO

 

Tutmondiĝo signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankoraŭ ne trovis radikojn. Eŭropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado; ni bonvenigu kaj daŭrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en ĝiaj ĉefaj eldonaĵoj kaj aranĝoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Ĉiuj organizaĵoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj branĉoj de Unuiĝintaj Nacioj. En ĉi tiu agad-direkto ni ankaŭ konsideras malfermiĝon enlandan al ĉiuj sektoroj de la enlanda socio. La Esperanto-movado ne devas resti fermita klubo sed rimarkebla parto de la normala vivo de la ĉirkaŭa socio.

 

 

Ene de tia spirito, krom la taskoj de la strategia laborplano,  mi listigas resume kelkajn rekomendojn aux instigojn de la UEA-komitato en Vilno, por nia laboro:

 

- oni konstatas kun plezuro, ke povu esti prezentita al la 33a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo (oktobre 2005) nova rezolucio pri esperanto, proponita de la litova delegitaro ĉe Unesko, kaj petas, ke la landaj asocioj provu atingi subtenon de sia(j) registaro(j).

 

- En la informa agado,  apud la produktado de informiloj estas grave scii, kiel uzi tiujn informilojn; ke apud la informado de landaj asocioj, estas informado ene de fakaj asocioj, en kiuj eblus uzi samajn informilojn en diversaj landoj.

 

- oni  atentigas, ke UEA povas helpi kunlaboron de landaj asocioj kaj iliaj

informantoj, same kiel landaj asocioj devus agi rilate la lokajn grupojn.

 

- favore al kulturo,  UEA volas stimuli eldonadon de verkoj en Esperanto, ĉu originalaj ĉu tradukitaj.

 

- por pruvi la pacan potencialon de esperanto, UEA instigas landajn asociojn starigi laborplanon pri Semajno de Internacia Amikeco kaj aliaj regionaj kaj enlandaj  eventoj.

 

- en la faka kaj scienca agado,  oni pledas por pli ofta uzado de la reta diskutlisto fakaj kaj scienca agado.

 

Jen resumo pri rekomendoj de la subkomitatoj sesiintaj en Vilno kiel aparta liniaro por nia laboro, kio kune kun la strategia laborplano devas esti konsista parto de viaj/niaj labortaskoj laŭ  propraj kondicxoj kaj iniciatoj.

 

Mi tre aprezos viajn reagojn aux komentojn.

 

Kun amikaj salutoj,

 

Maritza Gutiérrez González

UEA-estrarano pri landa kaj regiona agado

Havano, 21 auxgusto 2005.

 

Maritza Gutiérrez González
str. Avellaneda 212
Víbora, C. Habana, Cuba

BEL Libroservo jam akceptas mendojn por Pasporto al la Tuta Mondo


Lusi Harmon, ELNA kaj BEL Libroservo interkonsentas pri la distribuo de "Pasporto al la Tuta Mondo", la mondfama videokurso de Esperanto. Nia Libroservo de BEL ricevos la unuajn ekzemplerojn por DVD-Serio 4a Regiono (Sudameriko, Meksiko, Karibaj Insuloj) ĝis la fino de Septembro. La prezo certe estos tre konvena por ĉiuj en Brazilo. Mendoj el sudamerikaj landoj ankaŭ estos bonprezaj. Pagado povos esti per rekta pago al BEL, VISA kaj UEA-konto.

Urĝu do en viaj antaŭmendoj (
bel-libroservo@esperanto.org.br).

Ju pli da antaŭmendoj ni havos, des malpli kostaj ili estos kaj certe malpli kostaj ol la anoncita US$ 150,00 por la tuta serio.

2005-08-23

Internacia Simpozio pri Medicino kaj Spiritualeco en Esperanto


Esperanto pli kaj pli eniras en la sciencajn kaj universitatajn rondojn!
En la lasta IS (Germanujo), mi prezentis prelegon pri "Dormo: neŭrobiologiaj aspektoj". Nun, oni invitis min prezenti la saman prelegon (kun kelkaj adaptoj, laŭ aliaj celoj) en Internacia Simpozio pri Medicino kaj Spiritualeco, okazonta en la Universitato de Kebekio (L'Université du Québec à Montréal (UQAM) www.uqam.ca), Montrealo (Kanado) en la 3-a de Septembro 2005. Ĝi celos diversajn temojn pri la rilatoj de Medicino kaj la sano kun Spiritualeco, diversaspekte kaj fakece. Ĝi estos la unua laŭ tiu stilo, en la tuta lando.
La oficiala lingvo estos la franca, sed estos internaciaj (brazilaj) prelegantoj. Do, okazos samtempa traduko. Miakaze, mi prezentos Esperante, kaj estos samtempa traduko al la franca.
Se iu interesiĝas, oni povas trovi la programon kaj la anoncojn pri la okazaĵo ĉi tie:
http://www.espaceespirita.com/sites/1609/Symposium.pdf
Ĉiuj, kiuj povos (speciele la esperantistaj kanadanoj), estos aparte bonvenaj.
Fratajn Salutojn,
Mateo (Matheus Artioli Firmino)
Ribeirão Preto - SP
Brazilo
P.S.: la invitinto (D-ro Léo), sciinte ke mi parolas Esperanton, mem proponis la internacian lingvon por la prelego. Tiam mi pensis ke mi prezentos en la portugala...