Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-07-16

BEL aperas en informaj kaj komercaj retpaĝoj

 

BEL aperas en informaj kaj komercaj retpagxoj

Brazila Esperanto-Ligo, dum la 40a Kongreso de Esperanto en Porto Alegre, lanĉas dinamikajn paĝojn en sia retloko kiu montras kelkajn avantaĝojn. La retadreso estas http://www.esperanto.org.br/nova.
Unu el ili estas simpla blogo, tamen kun tre gravaj informoj por kaj pri la Brazila movado. La lanĉo alvenos kun du bonaj novaĵoj farita de Pedro Cavalheiro, prezidanto de BEL: Partnereco kun Vinilkosmo por produkti KD-ojn en la Sudameriko kaj pri ekzamenoj de Esperanto en Brazilo kaj ties politika sinteno por konkeri la aprobon de MEC (Kultura Ministerio de Brazilo).
          • En la ligiloj de tiu blogo, oni povas ankaŭ atingi paĝon, kiu delonge oni volas vidi en Brazila movado, kiu estas la libroservo de BEL en komerca modelo. Ĝi ankoraŭ estas disvolvita laŭ profesia kontrakto, pro tio ĝi ne estas preta por plena uzo, ĉar mankas la finajn agordiĝojn kaj la enkondukon de pli ol mil verkoj disponigitaj ĉe nia libroservo. La komerca lanĉo de tiu pordo okazos fakte eble en Aŭgusto.
          • Aldone, oni ankaŭ povas vidi enkondukon de alia reta konsultejo pri la esperantistaro en Brazilo. Ĝi ankoraŭ estas amatore farita kaj ne tute liberita por plena uzado, sed plenfunkcia. Tiu servo estos anstataŭigita de pli profesia modelo kiu ankaŭ estas sub preparado. Ĝi anstataŭigos la konstante neaktualajn kaj elspezigan BEL-jarlibrojn kaj portos informojn de ĉiuj membroj kaj eksmembroj ekde 1990. La lanĉo de tiu sistemo estas antaŭvidata por Setembro.

2005-07-15

Radio NESTO dum 40a. Brazila Kongreso de Esperanto

Dum la 4 tagoj de la kongreso, de la 19-22 Julio, Radio NESTO elsendos vive la programaron de la kongreso kaj intervjuos multajn esperantistojn dum la evento. Do, restu konektite al Radio NESTO dum tiuj tagoj, kaze vi ne povas ĉeesti nian gravan Esperantan eventon en Porto Alegre.
 
Por kontakti Radion NESTO simple vizitu interretan paĝon http://www.monda.org/radionesto

Helpo-peto de hungara espernatisto-verkisto

 
de: Attila SALGA <salga@debrecen.com>

Mia nomo estas s-ro Attila SALGA (prononcu: SXALGA). Mi logxas en la hungara urbo Debrecen. Mi laboras kiel jxurnalisto kaj profesoro pri Esperanto.
Dum la pasintaj monatoj mi interesigxis pri la vivo kaj aventuroj de mondfama hungara trompulo (trompisto!) Ignác Strassnoff, kiu trompis aristokratojn. Li vivis de 1862 gxis 1933. Siatempe liaj aventuroj estis famaj en la tuta Euxropo, ecx en la Usono, kie li vivis kaj agis kelkajn jarojn. Mia libro kun titolo "Aventuristo nekronenda" aperis en majo.

Dum miaj arkivaj esploroj mi trovis alian faman trompiston. Lia hungara nomo estas Menyhért HORVÁTH (ofte li uzis aliajn nomojn: barono Menyhért Beöházi, Melchior von HORVATH, Freiherr von Beöhaza, Ferenc Menyhért HOFNER, princido Taszilo FESTETICH). Li naskigxis en 1890, kaj li mortis versxajne en 1934 en Germanio.

Post kelkaj trompajxoj per bankcxekoj en Vieno (Auxstrio) kaj Budapesxto (Hungario) en 1920 li vojagxis kun sia kompanio (krimuloj) al Brazilo. Ili estis akceptitaj de la brazilaj sxtatestroj kaj diversaj urbestroj. Kiel (falsa) filo de hungara princo FESTETICH li acxetis kastelon; ili estis invititaj al palacoj de ricxegaj kafo-plantejposedantoj kaj bankistoj. Lia belega "edzino" MILICA (maltalenta artistino) volis kanti en la operteatro de urbo Rio de Janeiro, sed sxiaj roloj malsukcesis. HORVÁTH fondis filmcentron, faris kelkajn filmojn kun sia MILICA, sed ankaux ili malsukcesis. El la akirita mono restis nur suficxe malgranda sumo. HORVÁTH volis investi tiun monsumon, kaj li decidis "trovi" nafton sur la deklivoj de montaro GRAN CHACO, kiu aparenis al Paragvajo. Kun sia akompanaro li pasigis tie tri monatojn. Liaj "ekspertoj" atestis, ke tie la bor(sond)adoj estis sukcesaj. Brazilo povas havi pli multe da nafto ol Venezuelo!
 
En Rio de Janeiro li fondis "BANCA RIO DE LA PLATA". Li deklaris pri siaj sukcesaj boradoj en la brazila industria ministrejo, kaj helpe de siaj altrangaj konatoj la registaro de la Brazilaj Unuigxintaj Sxtatoj kaj la anoj de auxtonomia estraro de urbo Rio de Janeiro acxetis plimulton da "kurzohavaj" akcioj de BANCA RIO... (FALSA!!!).
Akcioj de BANCA RIO DE LA PLATA plialtigxis, plivalorigxis cxiuhore. Ricxuloj forvendis siajn posedajxojn, kastelojn palacojn kaj aliajn nemoveblajxojn por acxeti kiel eble pli multe da akcioj kurzhavaj. Malricxuloj forvendis siajn segxojn, vestajxojn por ricxigxi.

En lia banko okazis bankroto, cxar evidentigxis, ke la atestiloj pri la naftofontoj estis falsaj. Li kauxzis grandan domagxon al Brazilo.

En SVEDIO

Li estis liberigita el la prizono de STEIN en 1928. Poste li veturis al Svedio. Li konatigxis kun IVAR KREUGER, kiu havis 150 alumetfabrikojn kaj aliajn entreprenojn en la tuta mondo. HORVÁTH estis "barono", li parolis flue ses lingvojn La regxo de alumetproduktado estis mezagxa, needzigxinta, aventurema. HORVÁTH akompanis lin kiel amiko tra Euxropo, Ameriko, Azio dum siaj komercaj vojagxoj. KREUGER amegis la vivon kaj virinojn. Li donacis al sia amiko monon - ne kalkulante gxian sumon. HORVÁTH povis ekscii cxiujn sekretojn de KREUGER. Lia havajxaro egalis al ricxeco de Rockefeller, Morgan, Astor. Li donis kreditojn al diversaj
sxtatoj por monopolio de alumetproduktado en tiu lando. Li igxis pli kaj pli ricxa. Sed li volis esti la plej ricxa: li acxetadis grandajn partojn de arbaroj de skandinavaj landoj, krome minejojn, li fondis fergisejojn, laminatejojn, bankojn, transoceanajn naftejojn, sed li malbone kalkulis sian monstaton (eble tiujn "bonajn proponojn" donis al li HORVÁTH). Li prenis kreditojn, kaj volis sxajnigi, ke cxio estas en ordo. El granda kaj bona entreprenisto KREUGER igxis aventuristo. En 1928, kiam ili interamikigxis KREUGER estis jam cxefe aventuristo, do ili komprenis unu la alian tre bone.

HORVÁTH trompis ecx sian amikon, kiam li komunikis, ke en la norda parto de Svedio riveretoj fluigas orajn buletetojn. Ili fondis Akcian Asocion por minado de oro en NORBOTTEN. La ekspertoj estis geologoj LINDSTRÖM kaj HOLLER. La raportoj estis falsaj. La gazetoj de KREUGER skribis artikolojn pri tiu sensacio. "Post kelkaj jaroj Svedio estos pli ricxa ol Sud-Afrika Unio dank' al vastaj teritorioj plenaj de orglobetoj. Iliajn korzohavajn akciojn oni forvendis rapide en diversaj borsoj de la tuta mondo.
Badauxrinde HORVÁTH ne ricevis monon por tiu granda ideo, sed KREUGER pagis per "kurzohavaj akcioj". KREUGER memmortigis en la jaro 1932. Post kelkaj monatoj de lia morto evidentigxis, ke li estis grandega aventuristo, tamen li estis enterigita en la honora tombo, kiun donis al li la tiama sveda sxtato. Cxiuj liaj firmaoj bankrotis, li kauxzis grandan domagxon al Svedio.

Poste HORVÁTH dauxris sian "karieron" en Berlino...

Laux la supraj historioj cxu vi povus helpi al mi?

1. Cxu en via lando ekzistas artikoloj, romanoj pri tiu temo?
2. Cxu vi povus proponi al mi tiun esperantiston, kiu atingus kelke da
informoj pri tiu temo?
3. Cxu vi povus publiki mian leteron interrete por peti helpon?
4. Kiujn fontojn vi proponus al mi por interreta kontaktigxo, informakiro?
Koran antauxdankon por via reago kaj helpo.
Kun esperantistaj salutoj

Attila SALGA

2005-07-13

Projekto Nesto viglas...

Projekto NESTO viglas...
 
Tiel enkondukas la ĵusa artikolo de Revuo Esperanto, julio-aŭgusto 2005, pri la aktiva Projekto NESTO, kiu helpas instrui kaj diskonigi Esperanton tra la mondo. Ankaŭ la projekto estos temo por "Tago de la Lernejo" programero de la proksima ILEI-konferenco en Vilnius (vidu la programon). La interreta paĝaro de projekto Nesto ŝanĝiĝis lastatempe kaj inkluzivis novajn paĝojn kun pli eksplikaj informoj pri la projekto mem. La itala lingvo estis lanĉita kiel alia ebla nacillingvo por ke interesintoj por lerni Esperanton enregistriĝu en la projekto. Tiu estas plia ebleco inter la 9 lingvoj de la projekto: angla, hispana, franca, nederlanda, pola, portugala, esperanta, sveda. La projekto intence agas en la parigado de instruistoj kaj lernantoj por samaj nacilingvoj kaj geografiaj regionoj. Ĝi estas subtenita de Grupo Monda kaj pedagogie apogita en Kibernetika Pedagogia Grupo de Universitato de San-Paŭlo. Aliflanke, Radio NESTO ankaŭ furoras por helpi parolan kaj kantatan instruadon de Esperanto. Gerda Malaperis, artisme kaj sone interpretata de Emilio Cid kaj skipo, estis unu el la lastaj programeroj de la Radio.
 
Nuntempe, venas la momento kunvoki esperanto-instruistojn por baza instruado. La kandidatiĝo por instruado estas en la paĝaro de la projekto, post respondo de simpla demandaro. Al ĉiuj amikoj de Esperanto, ni petas la diskonigadon de la projekto en siaj regionoj, ĉefe en bibliotekoj kaj universitatoj, kie estas la plej verŝajnaj interesitoj pri lernado de Esperanto per interreto. Kelkajn anoncajn indikojn oni disponigas en la PN-retloko.

2005-07-12

Tago de la Lernejo en Vilnius

Tago de la Lernejo dum UK

Mardon la 26-a de julio 2005

Vilnius, Litovio

(11h00-16h00)

 

Reĝisoroj: S-inoj Jennifer BISHOP (AU)  kaj S-ino Mireille GROISJEAN (AU)

 

Programo 

1. Enkonduko

1.1 Salutmesaĝo de la ILEI-Prezidanto   

2. La eduka sistemo en la baltaj landoj:

2.1 Litovio

2.1.1    La eduka sistemo en Litovio: S-ro Aloyzas GUDAVIĈIUS  

2.2.2    Instruado de Esperanto en Litovio: S-ino Vera VALENTAITE    

2.2. La eduka sistemo en Latvio: S-ro Aldis BUSS   

2.3 La eduka sistemo en Estonio: S-ro Madis LINNAMÄGI  

 

3. Instrucentroj:

3.1 Esperanto-domo en Litovio: S-ino Aida CIZIKAITE  

3.2 Esperanto-domo en Yatugatake: S-ro Yasuo HORI     

3.3 Seula Esperanto-Kulturcentro: S-ro LEE Jung-kee     

3.4 Interkultura Centro Herzberg: S-ino Zsofia KORODY kaj S-ro Petro ZILVAR  

3.5 Irana Esperanto-Centro: S-ro Reza TORABI            

3.6 Internacia Esperanto-Instituto 75-jara: S-ro Ed BORSBOOM         

3.7 Lesjöfors: S-ino Puff ÖSTLING          

3.8 La Kvinpetalo: Brian MOON                         

 

4. Nuntempo kaj Estonto pri instruado en la mondo

4.1 edukado.net: S-ino Katalin KOVATS                       

4.2 lernu!: S-ro Stanislavo MANDRAK                      

4.3 Svislando: S-ino Mireille GROSJEAN                  

4.4 Interlingvistikaj Studoj en Poznan: S-ino Ilona KOUTNY        

4.5 Manlibro pri instruado: Katalin KOVATS           

 

 Reta konekto

4.6 NESTO: S-ro Stanislavo MANDRAK     

 

5. Ekzamenoj

5.1 Ekzamena sistemo en Hungario: S-ro Ivan BUJDOSO      

5.2 Lingva dokumento de la Eŭropa Parlamento – Lingvonormoj: S-ino Katalin KOVATS  
  

2005-07-11

Kion diris sinjoro Kabe?

 Kion diris sinjoro Kabe?
"Ili restis la samaj, kvazaŭ mi forlasus hieraŭ Esperanton, nenio ŝanĝiĝis, ili parolas, paroladas, paroladas ĉiam la samon, ĉiam la samon…" Tiel diris al raportisto de Literatura Mondo la plej fama kabeinto de ĉiuj epokoj en 1931, dudek jarojn post kiam li forlasis la movadon. Ni republikigas la intervjuon kun Kazimierz Bein.
Intervjuo kun la plej fama Esperanta stilisto
Warszawa, 24. VI. 31.


"Ho, Kabe, Kabe, Kabe, kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe?" mi preĝe murmuras, kiam mi en malgranda strato eniras korton. Super mia kapo pendas minace nigra ĉielo, fulmoj zigzagas, tondro krakas. Ŝajnas ke la ĉielo koleregas pro mia aŭdace peka ideo: intervjui lin! Kaj mia koro frapegas, kiam mi staras antaŭ la ŝildeto: Dr. Kazimierz Bein. Tiajn teruraĵojn mi aŭdis pri li, ke mi pensas, ke ĉiumomente la pordo malfermiĝos, aperos mistera homulo kaj per majstra bokso trafos mian verdan stelon, tiel ke mi falos malsupren la ŝtuparon kaj restos mortkuŝanta kun disfrakasitaj ostoj … sed ne, miaj karaj, ne, la vizitkarto, sur kiu estas presita precize "korespondanto de Literatura Mondo-Budapest", kaŭzas ke post duona minuto mi staras vid-al-vide antaŭ sinjoro Kabe!
Legu pli ĉe Libera Folio.

2005-07-10

MARGARETA HANDZLIK ĈE JAN FIGEL

 MARGARETA HANDZLIK ĈE JAN FIGEL

La 5-an de julio la pola eŭroparlamentanino Margareta Handzlik (EPP-ED) estis akceptita en Strasburgo de s-ro Jan Figel, membro de la Eŭropa Komisiono pri edukado, kulturo kaj multlingvismo. La renkontiĝo estis plene dediĉita al la problemoj de multlingvismo de EU. Jan Figel aŭskultis kun intereso proponojn de la pola membro de la Eŭropa Parlamento pri ebla uzo de Esperanto kiel propedeŭtika ilo por plifaciligi la studadon de fremdaj lingvoj. S-ro Figel serioze traktis la proponojn kaj petis de Margareta Handzlik plurajn informojn tiurilate. Oni interkonsentis pri pluaj laborkontaktoj.

informis UEA