Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-07-07

Internacia Fotokonkurso 2005

Internacia Fotokonkurso

Post sep sukcesaj konkursoj (1998, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003, 2004) la redakcio de "La Ondo de Esperanto" invitas al partopreno en la oka Internacia Fotokonkurso.

En la konkurso rajtas partopreni cxiu fotemulo amatora aux profesia, sendepende de la logxlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15 cm. Fotoj povas esti koloraj aux nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando). La fotoj devas atingi la sekretarion de la konkurso antaux la
1a de decembro 2005.
La konkursajxoj devas esti subskribitaj per pseuxdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseuxdonimo, auxtenta nomo kaj posxta adreso de la auxtoro. Oni povas aldoni titolon aux klarigan
noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.

En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj aux publikigitaj.

Jugxkomisiono aljugxos premiojn al la lauxreatoj:

1. 50 euxroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2006.
2. 25 euxroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2006.
3. abono de La Ondo de Esperanto 2006.

Specialan premion (50 euxroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2006) ricevos la plej bona foto pri la temo Naturo.

Cxiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita en La Ondo de Esperanto. La organizanto de la konkurso havos gxis 31 dec 2007 ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Poste la publikigo-rajton havos kaj la organizanto kaj la auxtoroj.

Sukcesojn!

-------
Halina Gorecka & Aleksander Korzhenkov
La Ondo de Esperanto / Sezonoj / Balta Esperanto-Forumo / Liro
RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1248, Ruslando
Rete:
sezonoj@gazinter.net
Eo: http://www.esperanto.org/Ondo/
Ruse: http://users.gazinter.net/sezonoj/
Dissendolisto: http://groups.yahoo.com/group/La_Balta_Ondo/
Telefono: (0112) 656033

2005-07-06

Fernando de Diego - Eterna Esperantisto

Fernando de Diego ne plu estas inter ni [1919-2005]

Fernando de Diego naskiĝis en Guadalajara en 1919. Ĵurnalisto kaj filologo, li estas la aŭtoro de la "Gran Diccionario Español-Esperanto" (Granda Vortaro Hispana-Esperanto (50.750 kapvortoj), kaj de du elegantaj eseoj pri traduk-arto laj literatura kritiko.

Tamen lia originala verkaro minimumas en komparo kun lia enorma tradukado el la hispana kaj aliaj lingvoj en esperanton. Fernado de Diego estas ĥirurgo de la vorto: la rigoro, la alĝustigita frazo, la perfektemo kaj, cxefe, la lerteco, distingas la probable plej bonan stiliston kaj vortoriĉan autoron en esperanto.

Ĉiuj postaj tradukemuloj devas vole-nevole sekvi liajn paŝojn aŭ fiaski. Sed ne malpli grava pruvias lia influo ankaŭ en la originala beletro, en la lingvaĵo kaj stilo de almenaŭ, sed ne nur, la verkistoj de la ibera grupo.

Legu pli:

Kompleta Bibliografio
Taŭga girlando por Fernando
Omaĝo en oda kleo al Fernando de Diego
Genezo kaj traduk-problemoj de la esperanta Don Quijote
Kaj li eliris el la presejo montrante ioman indignon

GERDA MALAPERIS en Radio NESTO

 
GERDA MALAPERIS
didaktika romano de Claude Piron
 
Emilio Cid kaj internacia skipo preparis belan
interpretadon de Gerda Malaperis
kaj Radio NESTO plezure lancxas
gxin (gxis cxapitro 10).
Vizitu la pagxon de la projekto:
 
 
 
 
 
Speciala Programo:
======================================
GERDA - 1  cxiutage: 03:00 GMT
GERDA - 2  cxiutage: 14:00 GMT
======================================
Brazila Tempo
(2a Zono) GMT-3, do meznokte kaj je 11am.


<<<<<<<<<<<<< ................ >>>>>>>>>>>>>>>>>>
Projekto NESTO: http://www.monda.org/nesto
Radio NESTO:http://www.monda.org/radionesto
Blog Nesto-PT: http://nestopt.blogspot.com
Prezidanto de BEL: http://esperantonobrasil.blogspot.com
Novajxoj el Esperantio: http://novajxoj.blogspot.com
<<<<<<<<<<<<<<................ >>>>>>>>>>>>>>>>>>



2005-07-04

Internacie en Meza Europo - 3a SOMERE apud Kolonjo, 2005-7-30 ghis 8-14

Internacie en meza Europo - 3a SOMERE apud Kolonjo, 2005-7-30 (sab) ghis 8-14 (dim)
 
Chu vi shatas partopreni trankvilan Esperanto-renkontighon kun kvindeko da homoj el deko da landoj, en agrabla domo kun bela ghardeno, chirkau unu trajnhoron oriente de Kolonjo en Germanio? Tiam konsideru partopreni en SOMERE, SOmera MEzeuropa REnkontigho, de la 30a de julio ghis la 14a de augusto (au partatempe).
 
Chu vi shatas plibonigi vian lingvonivelon en kurso kaj samtempe partopreni en internacia Esperanto-rondo? Au chu eble unu el viaj konatoj volas eklerni la lingvon? Eble SOMERE taugos por vi - ni aparte zorgas pri komencantoj kaj progresantoj.
 
Chu vi shatas trankvile ghui la tempon babilante en la ghardeno - kaj eble iam havi varion auskultante prelegon, banighante, dum promeno, ludante au en ekskurso? Pripensu somerumi en SOMERE!
 
Internacia partoprenantaro
 
La partoprenantaro estas bele miksita internacie: Triono de la jamaj alighintoj venas el Belgio, triono el Germanio, la aliaj venas interalie el Francio, Irlando, Pollando kaj Portugalio. Cheestos homoj el diversaj aghgrupoj, kelkaj infanoj, familioj, paroj kaj unuopuloj - certe ankau vi estos bonvena!
 
Prelegoj, kursoj, promenoj kaj ekskursoj
 
Atendos vin varia programo: Vi povos senstrechighi per Chi-Gong-ekzercoj au dum dancado, vi povos amuzighi dum sorchistina arangho kaj ghui la chirkauajhon dum promenoj kaj ekskursoj en la mezmontara apuda regiono. Kaj vi povos ghui la apuddoman parketon kun arbareto kaj du riveretoj, kie eblas fughi en ombron, se la suno eble tre brulos.
 
Pliajn informojn vi trovos sur niaj retopaghoj http://www.esperantoland.org/somere ; tie videblas kelkaj bildoj kaj listo de parto de la jamaj alighintoj. Se vi havas demandojn, ne hezitu meti ilin.
 
Venu somerumi dum SOMERE!
 
Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand www.EsperantoLand.org

 

Unueca Perceptado

La Unueca Perceptado estas la plej grava fakto de la menso kaj la malplej konata. Ghi ne estas teorio. Ghi estas paco, renovigho kaj kununueco. Ghi estas la fino de la psikologia konflikto. La Unueca Perceptado estas la plena vekigho el la dormosufero de tiu inkubo kiu estas la chiutaga maldormo-fare de ni-. Ne sufichas difini Unuecan Perceptadon, sed oni bezonas studi la verkojn pri ghi por vivi tiel konstante kaj sendistorde. La Unueca Perceptado estas la vera vivmaniero kiun bezonas la homaro jam.  Rubén Feldman González (legu pli: www.percepcionunitaria.org)