Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-24

EDUKADO.NET

EDUKADO.NET
Letero de la redaktoro sojle de granda sxangxo
----------------------------------------------
Karaj kolegoj,
 
Kun granda gxojo mi informas vin, ke ene de tre mallonga tempo ni povos lancxi nian novan pagxaron.
 
En la lastaj monatoj disvolvigxis transkonstrua laboro kiu post 3,5-jara funkciado kaj dauxra ampleksigxo farigxis aktuala kaj necesa. Mi laboris gxis nun en sistemo, kiu malmulte da ebloj donis al mi mem sxangxi, redakti aferojn, tiel en la plej granda parto de la pagxaro por cxiu modifo necesis unue plani kaj poste peti programistan helpon. Tio perdigis al mi multe da tempo, laboro, kaj ofte mi ne sukcesis tiom rapide agi kiom la redaktado kaj la vivo tion bezonis.  Laux la nova sistemo la proporcioj inversigxas; mi estos libera enhave kaj strukture multon rapide sxangxi, modifi, aldoni kaj forpreni, aliflanke estos iom pli limigita pro kelkaj aliaj ebloj kies konsekvencojn vi spertos, precipe en la aspekto.
 
Por la eblo pli efike labori, pli bone servi la bezonon de la legantoj mi decidis refari grandan parton de mia kvarjara laboro kaj akcepti necesajn kompromisojn, cxar miaj revoj kaj imagoj ankoraux superas la  modernajn eblojn aux la bugxeton. Tamen post longa laboro jam komencigxas sentigxi mia felicxo pro la plivastigxinta eblaro.
 
Kio pleje gravas por vi, uzantoj?
 
Via delonga deziro estis, ke la membroj de la KOMUNUMO mem povu sxangxi sian pasvorton. La nova sistemo ebligos al vi multe pli ol nur tion. Vi havos eblon krei vian kompletan vizitkarton kaj povos decidi  kiam ajn pri tio, kiun parton vidigi al la publiko, kaj kiujn detalojn doni nur al la redakcio. En via vizitkarto, kiu nomigxos “profilo” eblos alsxuti ecx fotojn kaj indiki atingeblojn. Post ajna ensaluto kie ajn vi faras notojn en la pagxaro postrestas via “profilo”, legebla al aliaj uzantoj. Tio ebligos krei kontaktojn, kunlabori kun aliaj personoj de sama intereskampo. Diskretemuloj ne devas timi, ja restas eblo aperi publike nur pere de salutnomo, mem elektita, kaj eblos ne diskonigi la retadreson. Tre gravas, ke vi povas fari sxangxojn kiam ajn, sen redaktora interveno.
 
Tri tutnovaj sekcioj versxajne donos multe da gxojo por tiuj, kiuj sxatus informigxi, sercxas materialojn, helpon, volas intersxangxi siajn spertojn.
 
La LEGEJO estas la kolektejo de pedagogitemaj artikoloj, legeblaj kaj tekstformate kaj haveblaj ankaux en PDF-formato, kiu tauxgas por printado. La publikigo de artikoloj havas ankaux kopirajtajn malhelpojn, tial komence vi pejofte vidos verkojn de la samaj persoj,  kun kiuj estis facile interkonsenti. (Estas bone esti kun ni mem en bona rilato!) La plenigo de tiu ejo nur nun komencigxis, certe prenos  monatojn, jarojn por akumuli signifan kvanton de valorajxoj, sed en tiu laboro ankaux vi povos helpi min. Sendu, indiku materialojn, pri kiuj vi pensas, ke oni volonte legus, bezonas koni.
 
La METIEJO estas NIA pedagogia ateliero, en al formato de forumo. Mi mem lancxis dekon da temoj, pri kiuj eblas tuj diskuti. Al cxiuj temoj ni kreis eblon ne nur alskribi kaj reagi per mesagxoj, sed ankaux alsxuti dokumentojn, bildojn, kaj aliajn materialojn.  Ekz. cxu vi bezonos belajn alfabetajn bildojn por dekori vian klasejon? Iru al la METIEJO kaj rigardu, cxu iu alia jam kreis tiajxon kaj alsxutis gxin por dividi kun la kolegoj. En alia kazo eble vi estis kiu kreis ion valoran kaj interesan, kaj pretas donaci al nia kolekto.
 
Krom konkretaj material-intersxangxoj mi antauxvidas helpopetojn, konsilojn, veran kunlaboron. Estu tiel!
Kompreneble ankaux tiu cxi parto nur nun lancxigxas, la enmetitaj eroj estas nur por indiki la eblojn, kaj la tuto atendas pliajn materialojn de vi cxiuj!
 
La MONDA MOZAIKO estas parto, kiun mi lancxos nur en auxgusto. Kadre de tiu sekcio vi povas mendi sendadon de cxiusemajna teksteto, iom strangajn novajxojn el la bunta mondo. (Ne timu, kontraux la kruelaj politikajxoj ni klopodos protekti vin.) Al la tekstetoj aldonigxos cxiam iu surprizo, per kiu vi povas ne nur amuzi vin, sed ankaux pedagogicele uzi la materialojn por envarmigaj aux ripozigaj minutoj. Cxu vi auxdis, legis jam similan materialon de iu K. Smideliusz? La koincido ne estas hazarda.
 
Pro la amplekseco de la pagxaro ni devis plifaciligi vian orientigxon. Tion helpos la tutpagxaraj sercxfunkcioj, kiuj kapablos listigi al vi cxiujn materialojn, kiuj enhavas iun konkretan vorton, nomon, aux listigas la enhavon de la pagxaro laux difinitaj temvortoj. La funkcioj tre utilos ankaux por esplorantoj.
 
Alia helpo estas, ke cxe pluraj partoj vi simple povas mendi retmesagxan sekvon de unuopaj temoj. Cxu en la Forumo aux METIEJO aperis temo, kiu vere interesas vin? Vi ne devas cxiutage reveni al la pagxaro por kontroli cxu iu aldonis ion aux ne. Vi per butonpusxo mendas auxtomatan sekvon de la temo, kaj ekde tiam (gxis la nuligo de la mendo, farebla kiam ajn de vi mem) vi sekvas la eventojn pere de mesagxoj.
 
La servoj signife vastigxas, cxio kreigxis por helpi al la membroj efike labori, pli bone kaj pli facile fari sian instrulaboron. La ideo havi lokon por kuna agado, aparteni al komunumo kaj esti nur “inter ni”, necesigas, ke kelkaj partoj de la pagxaro estu nur nia “intima” laborejo, enirebla nur por niaj membroj. Cxar la aligxo kostas neniom, por gxi necesas nur indiko de funkcianta retadreso kaj uzo de konstanta vera nomo aux elektita salutnomo, mi esperas, ke la sxajna fermiteco neniun interesigxanton retrotenas, sed male, helpos identigi la anojn, krome ankaux protektas nin kaj niajn “valorajxojn” de malseriozaj eksteruloj. Partoj kiel la Katalogo, Kursinformoj, Koresponda servo kaj kelkaj
aliaj restos tute malfermaj al la publiko.
 
Multaj aliaj aferoj sxangxigxis en al funkcio de la pagxaro, ili videblos pasxon post pasxo ekde la lancxo, kiu okazos iam en la baldauxaj tagoj.
 
Ni decidis lancxi la sistemon ecx se gxi ne tute funkcias perfekte en cxiuj eroj, por ke en la malpli densa uzperiodo – antaux septembro - gxi estu provata publike, kaj por ke gxi povu esti prezentata dum la someraj Esperanto arangxoj. Dum UK ekzemple okazos pluraj “edukado.net sesioj” kie oni povos ekkoni la sistemon kaj spertigxi pri gxi. Ankaux
dum kelkaj aliaj someraj arangxoj okazos edukado.net inform- kaj trejnsesioj. Ne mistrafu ilin, eluzu la okazon konatigxi kun ni kaj la nova pagxaro.
 
Ni cxiuj – inklude vin kaj ankaux min mem-  bezonos paciencon por la lernado de la nova sistemo. Bonvolu helpi kune forigi la malglatajxojn: teknikajn, strukturajn kaj ankaux lingvajn.  Viaj rimarkoj estas bonvenaj aux mesagxe je la konata adreso redaktanto@edukado.net aux en la koncerna parto de la pagxaro. (Tamen povas okazi, ke vi ne tuj havos respondon pro pluraj kursoj kaj arangxoj, kiujn mi planos partorpeni.)
 
Mi sxatus esprimi mian dankemon al
- ESF, kiu funkciigas la pagxaron per dauxra subteno kaj ebligis al ni ankaux tiun cxi pasxon 
- al Argilo (Clayton Smith), kiu gxis nun konstruis kaj prizorgis la pagxaron
- al Jozefo Nemeth por la ofta teknika helpo
- al multaj kolegoj, amikoj kiuj per kontribuoj, korektoj ricxigis kaj plibonigis gxin
- al la entreprenon Hoppinger por la rekonstruo de la pagxaro kaj simpatio al E-o,
kaj
-  fine al mia edzo Sylvain Lelarge por la dauxra subteno kaj kuragxigo por ekfari tiun grandan pasxon.  
 
Esperplene je pli bonaj servado kunlaboro, salutas vin:
 
Katalin Kovats, redaktoro
 
P.s. Venu rigadi la “malnovan” hejmpagxon, cxar baldaux vi ne plu vidos gxin! 
 
****************************************************
Dr. Katalin KOVATS, lingvoinstruisto, redaktoro
Spaarwaterstraat 74 - 2593 RP - Den Haag - Nederlando
Retposxto: katalin.kovats@wanadoo.nl    
Vizitu: http://www.edukado.net  la servon de Esperanto-instruistoj
 

2005-06-23

BEL komunikoj: 2a Bulteno de 40a.BKE

BEL oficiale komunikas la retan publikigxon de la 2a Bulteno de 40a Kongreso de Esperanto en Porto Alegre en la proksima julio. Gxi havas du versiojn en pdf cxe la pagxo de BEL (http://www.esperanto.org.br):
 
[portugallingva]:
 
[esperantlingva]:
 
Mi profitas la okazon kaj memorigas al la partoprenontoj, ke la limdato por aligxi al la kongreso, kun tre avantagxaj kotizoj, finas je la proksima 30a de Junio, post tio, la aligxaj kotizoj altigxos je 43%. Do, ne prokrastu vian aligxon! Printu la pdf-aligxilon disponebla en la pagxo http://www.esperanto.org.br/2004/40BKE.pdf. La prezoj ankaux estas validaj por tiuj, kiuj nun membrigxas al BEL. La aligxilo al BEL estas disponebla cxe: http://www.esperanto.org.br/2004/adesao.pdf
 
 

2005-06-21

Kabeoj en Libera Folio

 
Lauta kabeo renkontas moralan indignon
 
Indignaj reagoj kaj akuzoj pri perfido estis la respondo de multaj esperantistoj al la lauta kabeo de 23-jara eksa volontulo de TEJO, kiu nun akuzas la Esperanto-movadon pri subpremado de lingva diverseco. La plej fanatikaj diskutantoj postulas ideologian kontrolon de la dungitoj en la Centra Oficejo. Christopher Culver ne estas la unua kiu lasas la Esperanto-movadon pro seniluziigho, sed li eble estas la unua kiu sukcesis krei tian bruon chirkau sia kabeo.
 
***
 
La unua kabeinto verkis la unuan vortaron
 
"Kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe", demandas Kalocsay en sia rimportreto pri Kabe, Kazimierz Bein. En sia tria Kulturbildo Baldur Ragnarsson rakontas pri la kreinto de moderna,
klara esperanta stilo. Kabe kreis novan vorton ankau el sia nomo, kiam li forlasis la Esperanto-movadon en 1911. Li mortis nur en 1959, sed jam en 1931 Kalocsay deklaris lin "droninta vive en la morto". Kabeado chiam vekis fortajn sentojn.
 
***
 
Kion diris sinjoro Kabe?
 
"Ili restis la samaj, kvazau mi forlasus hierau Esperanton, nenio shanghighis, ili parolas, paroladas, paroladas chiam la samon, chiam la samon…" Tiel diris al raportisto de Literatura Mondo la plej fama
kabeinto de chiuj epokoj en 1931, dudek jarojn post kiam li forlasis la movadon. Ni republikigas la intervjuon kun Kazimierz Bein.
 
***
 
Librojn legu la verkisto
 
"Mi kabeighis. Kaj poste mi atendis. Atendis. Kaj atendadis. Nenio okazis. Neniuj delegacioj vizitis min por petegi min reveni al la verda rondo familia. La Esperantogazetoj silentis. Chu ili konspiris por cenzuri la veron?" Finfine la protagonisto de Sten Johansson decidas fondi Federacion Internacian de Kabe (FIK), au Federacion de Esperantaj Kabeintoj (FEK). Tamen, kiel trovi la kabeintojn...
 
***
 
Kiselman protestas kontrau angligho de svedaj universitatoj
 
 Svedaj studentoj ne plu kapablas diskuti siajn proprajn studfakojn en la sveda lingvo, char ili konas la fakajn terminojn nur en la angla. Tion asertas Christer Kiselman kaj aliaj subskribintoj de artikolo
aperinta en la plej prestigha debat-forumo de Svedio, la stokholma gazeto Dagens Nyheter.
 
***
 
Legu pli en Libera Folio!
 

2005-06-20

Trejnado pri Cxina Lingvo

Pekina Esperanto-Asocio, kunlabore kun Kompanio Tianjiong, okazigas trejnadon pri ĉina lingvo. Bonvolu legi la varb-anoncon je la jena retejo:
 
 
Vi povas skribi al:
 
S-ro Wang Yanjing
P. O. Kesto 9724
Beijing (Pekino), 100101
Cxinio
 
aux retpoŝti al:
 
aux telefoni/faksimili al:  ++86-(0)10-64878905
 
Se vi deziras WORD-dosieron, diru al ni kaj ni retpoŝtos gxin per aldonaĵo.
 
Pekina Esperanto-Asocio
 
Wen Jingen
Estro de Redakcio "Ĉinaj Kulturo kaj Civilizacio"
Fremdlingva Eldonejo
24 Baiwanzhuang, Beijing, 100037
Ĉinio
Tel: ++86-(0)10-68994740 (O); (H) ++86-(0)10-82273068

Vikipedia kaj Vietnamio

 
Skribu la noticojn vi mem!
Tre interesa artikolo en la angla pritraktante la plej vastan enciklopedion en la reto (Wikipedia), kiu inkluzivas Esperanton, kiel unu el siaj plej uzataj lingvoj. En tiu artikolo, ili citas tutprave nian lingvon, kiel unu el la ĉefaj, ĉar fakte ĝi estas inter la plej uzataj, kun pli ol 10000 paĝoj, propradire kun pli ol 25000 artikoloj. La nunaj ĉefverkantoj de la Esperanta parto atendas helpojn de ĉiuj esperantistoj, kiel verkantoj pri temoj, kiuj eblas en ĉiuj kampoj de homa kono kaj ne postulas ke ni scipovu plene la lingvon por verki, ĉar multaj revizias la skribitan lingvon, dum siaj konstantaj vizitoj al la retloko. Do, tiu estas bona sistemo por ke ni praktigigu nian Esperanton gramatike kaj fake. Estu do helpanto de Vikipedia sistemo.
Write the news yourself!
Christian Science Monitor - USA
... respect for its reliability and spawning 600,000 entries in English and hundreds of thousands more in languages from Korean and Finnish to Hebrew and Esperanto ...

Historia Registro pri la lanĉo de Radio "Voĉo el Vietnamio" en 1945
Dum la inaŭguro de la radio, Ili tiam uzis Esperanton por la legado de la sendependiga deklaracio, inter la nacia, la franca, la angla, la kantona kaj la laŭa lingvoj. Interesa registro kiu montras la uzadon de Esperanto, ekster la esperantista movado, kiel simbolo por demokracio kaj neceso por vasta diskonigo de ideoj. Nuna registro pri tiu evento en la aktuala reta ĵurnalo montras la neceson revivigi tiun tempon de idealismo pri la konsisto de tiu lando. Tiu citado en la unua paragrafo de la artikolo ankaŭ reflektas gravan koncernon de la nuna loka ĵurnalismo en Vietnamio pri daŭre validaj demokratiaj necesoj, ĉefe en lingva kampo.
 
Vietnam's press in the process of international integration
Voice of Viet Nam - Hanoi,Vietnam
... in Hanoi. The declaration was broadcast in six languages, namely Vietnamese, French, English, Cantonese, Esperanto and Lao. A week ...