Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-09-02

Reago de Claude Piron al Publikajoj (1)

Reago de Claude Piron al Publikaĵoj (1)

En artikolo ("Calling for an overhaul of the teaching of English in Thai schools") publikigita en la tajlanda anglalingva gazeto The Nation la 28-an de augusto, Chatrarat Kaewmorakot raportas:  Education Minister Chaturon Chaisang said that most students' inability to communicate in English despite spending years learning the language pointed to a clear failure in language-teaching in Thailand. [Edukministro Chaturon Chaisang diris, ke la nekapablo anglalingve komuniki de la plimulto el la studentoj malgrau jaroj da lernado montras, ke klare fiaskas lingvoinstruado en Tajlando]
Kiel multaj el liaj kolegoj en la tuta mondo, edukminitro Chaturon Chaisang atribuas la malbonajn rezultojn de la tajlandaj studentoj en lernado de la angla lingvo al malsukcesa instruado. Kiam registaroj rigardos fronte la realon? La kauzo ne estas, ke la instruado estas fusha, sed ke instrui la anglan en lernejoj tiamaniere, ke la studentoj fine regu ghin, simple estas neplenumebla tasko (escepte en landoj kun ghermana lingvo). La angla estas tro malfacila por la mezuma studento. Fakte, ghi estas ege malbona elektajho por internacia komunikado. Ghi estas plena je nekonsekvencajhoj kaj absurdajhoj, kiujn eblas memori nur per persista penado, senproporcia kun la rezulto. Miriga estas la submetighemo de registaroj kaj landanaroj, kiuj akceptas la internacian uzon de la angla, kvazau ghi estus io fatala. La angla neniam estis demokratie elektita. Delonge estas tempo, ke registaroj kundecidu objektive studi la mondan lingvoproblemon kaj kompari la diversajn ekzistantajn metodojn ghin superi, kun la celo elekti la plej bonan. Eblo inda je konsidero estas la internacia lingvo Eo. Ghi funkcias tute bone kaj estas multoble pli facila ol la angla. Trovighas Eo-parolantoj en multaj urboj de multaj landoj (Tajlando, Filipinoj kaj la arabaj landoj apartenas al la chefaj esceptoj). Mi uzis Eon sur chiuj kontinentoj, kiam mi laboris por Monda Organizo pri Sano, mi do povas atesti pri ghia rimarkinda efikeco. Se en la tuta mondo registaroj kaj amaskomunikiloj instigus la loghantojn lerni ghin, la angla rapide eksvalidighus kaj studentoj tutmonde chesus investi sian nervan energion en la enmensigon de ghiaj multaj absurdajhoj, kiel la malsama prononco de "ough" en "tough", "though", "through", "cough"; la malsamaj strukturoj en "I am not" kaj "I do not know" (kial ne "I do not be" au "I know not"?), la fakto, ke vi ne povas derivi "dentist" el "tooth" (komparu kun la aliaj lingvoj: japana "tooth" = "ha" > "dentisto" = "ha-isha"; indonezia "tooth" = "gigi" > "dentisto" = "doktor gigi"; Eo "tooth" = "dento" > "dentist" = "dentisto", kaj multaj, multaj aliaj. La statuso de la angla kiel mondlingvo rezultas el inerteco. Estas tempo rekonsideri ghin, esplori pri alternativaj solvoj kaj alpreni komunikilon, kies efikeco estu pli bone proporcia al la kostoj, kaj krome pli justa. Kial 6 elcentoj el la tera loghantaro devu ghui avantaghon en chiu diskuto au traktado simple pro tio, ke ili naskighis en la ghusta lando? Kial ilia junularo povu dedichi al teknika, scienca au alia studado la tempon, kiun samaghuloj alilandaj devas investi en la provon regi la absurdajhojn de la angla lingvo, lingvo de malplimulto ? Mi esperas, ke sana prudento foje venkos.