Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-09-02

Reago de Claude Piron (2)

Reago al "The Cornell Daily Sun"
 
En chi-semajna "Vim and Vinegar" vi konkludis vian interesan artikolon pri la "Granda Ega Bela Morgauo" asertante: "Kio ajn okazos, unu afero estas certa: neniam chiuj homoj de nia mondo kunvenos, kunigos la manojn kaj kantos kanton en Eo." Prave, neniam chiuj homoj kunigos la manojn kaj kantos en Eo. La funkcio de Eo neniam estis farighi la mondolingvo, nur servi kiel modesta peranto inter malsamlingvanoj. Mi parolis kaj parolas en Eo kun homoj el la plej ekzotaj landoj ek de kiam mi adoleskis (mi nun estas 74-jara), kaj mi chiam trovis tiun manieron komuniki pli placha ol la anglan, lingvon, kiun mi shatas, sed kiun mi neniam regos sufiche por senti min egalnivela kun denaskulo. Mi esprimis min pli flue en Eo post ses monatoj ol angle post ses jaroj, kaj la facileco konstatebla dum lernado plu ekzistas je la momento esprimi sin : pro kialoj, kiuj rilatas al neuropsikologio (vd chapitrojn 6 kaj 7 de mia libro Le défi des langues, Parizo: L'Harmattan, 2-a eld. 2001), en Eo vi malofte dubas, vi ne torturas vian cerbon serche al la ghusta vorto, vi ne timas aperi ridinda, kiom en aliaj lingvoj. Antau du jardekoj, mi travojaghis nian planedon serve al Monda Organizo pri Sano. Sur chiuj kontinentoj (kaj sur multaj insuloj, ekzemple en Japanio), mi diskutis en Eo kun lokanoj, kiuj ne scipovis la anglan. Mi do povas atesti pri ghia elstara taugeco, kompare kun la angla au kun sistemoj kiel samtempa interpretado.

Rimarkinda fakto, rilata al punkto, kiun vi pritraktas en via artikolo, estas, ke homoj restas multe pli si mem, kiam ili komunikas en Eo, ol en la angla. En la angla, ili penas imiti fremdan modelon. Kiam ili sukcesas, ili ne plu aspektas kiel si mem, ili aperas pseudo-anglo-saksaj, ili iel anstatauigis sian identecon per alia, iom kiel personoj kun plurpersoneca perturbo. Kaj kiam ili malsukcesas. Nu, kiel korea kuracisto foje diris al mi: "Kiam vi parolas fremdan lingvon, vi sonas malpli inteligenta ol vi estas." En Eo, oni sentas ilian veran memon, char la lingvo allasas multe pli da variado en prononcmaniero, vortordo, gramatika uzado, referencoj, ktp. Dum la angla ofte aspektas kiel maskvestajho, kiu malbone sidas sur la fremdula korpo, Eo chiam restas perfekte adaptita al la persono kaj al ties devenloko.

Spite al la multaj lingvistoj, jhurnalistoj kaj politikistoj, kiuj, malbone informite, disvastigas siajn antaujughojn - mi ne diras, ke iliaj intencoj ne estas puraj, nur ke ili ne imagas, ke ekzistas faktoj esplorindaj antau ol esprimi sin publike pri la temo - Eo ne chesas progresi, shajne lau eksponenciala kurbo. Tial mi ne vetus favore al tio, kio, por vi, estas tiel evidente "certa". La kritika maso, kiu renversos la tendencon uzi la anglan mondolingve, alproksimighas. Finfine, homoj ne estas stultaj. Kiam metodo solvi problemon montrighas pli efika, rilate al kosto, ol alia, montrighas pli facile akirebla, pli justa al chiuj, kaj pli respekta al identecoj kaj kulturoj, estas multaj shancoj, ke la plimulto fine alprenos ghin. Homojn komence ne allogas tio, kio pli poste montrighas progreso. Ili chiam komence forjhetas au primokas la novajn elpensajhojn, kiuj rezultas el homa kreemo kaj montrighas facilaj kaj agrablaj. Pensu pri la t.n. arabaj ciferoj, au pri la metra sistemo. Sed fine ili agas lau siaj interesoj. Mia noveleto "These Terrans are real masochists [Tiuj teranoj estas veraj masohhistoj]", TTT-e alirebla, provas humure pritrakti tiun homan tendencon. Vi trovos ghin je
http://claudepiron.free.fr/ ; alklaku "Articles" en la maldekstra menuo, kaj iru al "En anglais". 

Kiom koncernas Eo-kantadon, kanti en Eo estas io ofte spertata en la internaciaj eventoj, kiuj uzas tiun lingvon. Se vin interesas auskulti Eo-kantojn, provu
http://www.vinilkosmo.com, la chefan produktiston de KD en la zamenhofa lingvo.

Kiel ajn estu, multan dankon pri tio, ke vi invitis nin resti kritikemaj rilate la manieron koncepti la ontan tempon.

Chion bonan al vi. Claude Piron