Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-08-03

Litovio proponos rezolucion pri Esperanto en Unesko

 
Litovio proponos rezolucion pri Esperanto en Unesko

Laŭ Renato Corsetti, la reprezentanto de Litovio intencas proponi, ke la organizaĵo akceptu novan rezolucion pri Esperanto. Tamen la preciza enhavo de la propono ankoraŭ ne estas konata. 150 kongresanoj ĉeestis,
kiam la estraro de UEA ĵaŭde matene respondis demandojn en salono Lapenna. Renato Corsetti ne donis klaran respondon al la demando, ĉu UEA akceptus asocion de religiaj ekstremistoj, se tia petus aliĝon.
"Ni ne prenas starpunkton inter la batalantoj; ni subtenas dialogon", li diris.
 
Brazila Esperanto-Ligo, subtene al UEA, jam startis kontaktojn kun Ministerio pri Eksteraj Rilatoj por aprobigi tiun rezolucion de UEA ĉe UNESKO dum la aproba sesio nome de Brazilo.  
 
informas: BEL-estraro