Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-08-01

Kion signifas "sce"?

Kion signifas "sce"?

soc.culture.esperanto
 
Unu el la unuaj listoj de Esperantio, en USENET, ekde la komenca periodo de Interreto. Tiu listo ne estas rekte atingebla kiel tiu de jahu. Por atingi ĝin vi devas konfiguri vian sistemon "outlook express" por ricevi "NEWS" novaĵojn, sed normale tiajn novaĵ-agentejoj estas pagataj, escepte de kelkiuj, kiujn vi povas senpage ricevi "sce", ekzemple, ni multe uzas http://news.sunsite.dk
 
Se vi vizitas tie, ili anoncas en la angla ke vi devas skribi mesaĝon el via mesaĝumilo al news-signup@sunsite.dk kaj vi ricevos de ili uzulan nomon kaj pasvorton por uzi ilian sistemon senpage.
 
Ricevinte tion vi devas konfiguri outlook (Iloj - Ferramentas > Kontoj - Contas > Novaĵoj - Noticias... kaj tie vi  metas la indikojn de la servilo senditajn al vi) Ili sendos tiam al vi milojn da grupoj el Usenet. Vi tiam selektu ilin per la vorto "esperanto" kaj vi trovos soc.culture.esperanto kiu estas la plej aktivaj el ili. Vi ja ĝuos tiun sistemon.
 
Informis: Adonis Saliba al Mima en listo VEKI

1 Comments:

At 08 agosto, 2005 13:18, Blogger Haruo said...

Pli facila rimedo (almenaŭ por mi) estas aliri per Google. Oni iru unue al la Esperanta fako de Google http://www.google.com/intl/eo/ kaj klaku al "Grupoj", tajpu "esperanto" kaj premu la butonon "Serĉi grupojn". En la listo "Rilataj Grupoj" klaku al la dezirata "soc.culture.esperanto".

Por ricevi la afiŝojn de sce pere de jahugrupoj, oni simple aliĝas al la grupo "esperanto-l": http://groups.yahoo.com/group/esperanto-l/

 

Postar um comentário

<< Home