Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-08-22

Esperanto, Pasporto al la tuta mondo en DVD

"Esperanto, Pasporto al la tuta mondo" estas kurso por instrui la internacian lingvon. Ĝi estas "ĝisdatigita" rekta metodo por instrui nian lingvon. Ĝi uzas nur Esperanton kaj uzas Esperantistojn kiuj rolas kiel membroj de la familio Bonvolo kaj iliaj gastoj kaj aliaj vizitantoj al Kafejo Zamenhof. La "aktoroj" venas el multaj landoj: Usono, Meksiko, Nov Zelando, Kroatio, Danio, Senegalo, Britio, Ĉinio, Rumanio, Rusio, Japanio, Kubo kaj aliaj.

Estas daŭra rakonto kun iom pli kaj pli komplika uzo de la lingvo por ke ni kovru ĉiun gravajn gramatikajn erojn en nia lingvo. Antaŭ kaj post ĉiu "epizodo" en la vivo de la familio Bonvolo, instruisto iom klarigas kio okazis gramatike. Tiuj klarigoj devas havi subtitolojn en la naciaj lingvoj por esti komprenataj de la lernantoj. Ni jam finis subtitolojn en Esperanto, Angla, Hispana, Franca, kaj Portugala. Preskaŭ finita estas la Ĉina, kaj ni intensas inkluzivi finfine 12 lingvojn.
Unue ĝi estis preparita en video formo kaj nun tradukita DVD-e. Pro tio ni povus aldoni la subtitolojn kaj eviti la problemon de tradukado el NTSC al PAL formato. Ni preparas la lecionojn nun en apartaj regionaj kodoj- ezemple: kodo 1 por Usono kaj Kanado, kodo 4 por Sud-Ameriko, Karabiaj insuloj, ankaŭ Australio kaj Nov Zelando; kodo 2 por Eŭropo - ktp. Akompanante la 4 DVDoj kun la 16 lecionoj estos 2 KDoj: unu entenas la tutan tekston de la lecionoj; kaj la dua havas la ekzercojn verkitaj de Stefan MacGill - proksimume 350 pagoj. Do entute ĝi estas plena kurso por instrui Esperanton.
Ni akceptis antaŭmendojn de multaj personoj por havigi la monon bezonatan por fini ĉi tiun aŭdacan projekton - plej parte de Usonanoj, kaj ni antaŭ akceptis antaŭ-mendoj por kodo 2 ĉe la ĵus finita UK en Vilno, Litovio. Ni plenumos tiujn mendojn kaj tiam akceptos aliajn - speciale de instruistoj. Ni vendis la kurson je speciala kongres-prezo de Euroj 65. Usonanoj pagis $150USD se ili ne antaŭe pagis por la Videobendoj - kiu kostis multe pli: - $325.00.
Ni ne pretas vendi amase ĝis ni finas enmetadon de la 12 eblaj lingvoj, sed ni jes vendos al tiuj kiuj planas instrui. Sed la prezo devas esti iom negocita, depende de la ebleco pagi kaj la kosto al ni prepari la individuaj mendoj.
Por aĉeti, personoj kiuj pagas la fiksitajn prezojn: $150 por Usonanoj, Euroj 90 por aliaj, sendu la dolaron al ELNA, P.O. Box 1129, El Cerrito CA 94530, USA - por la konto de Pasporto. Tiu kiu pagos en Euroj devas sendi la 90Eurojn al la konto de Pasporto ĉe UEA,NMVM-N.
Samideane via,
Lusi Harmon (Lusiharmon@aol.com)
Komisiito por Pasporto

1 Comments:

At 22 agosto, 2005 16:11, Blogger Gebeleizis said...

Estas "RUMANIO", ne "Romanio" en la teksto. Bonvolu korektu la eraron, char mi ne shatas vidi mian landan nomon erare skribita Esperante. Interesa kurso, sed mi taksas ghin kiel tro multekosta. La homoj apenau pagas monon por pli parolataj lingvoj. Kiu pagos 150$ por Esperantp kurso?

 

Postar um comentário

<< Home