Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-08-12

Dua Internacia Jardeko de Indighenaj Popoloj


Dua Internacia Jardeko de Indighenaj Popoloj


Deklaro de la Esperanto-Movado pri la Indighenaj Lingvoj kaj Kulturoj okaze de la 9-a de augusto 2005

La parolantoj de la internacia plan-lingvo Esperanto subtenas chiujn provojn de la indighenaj popoloj revalorigi sian lingvon kaj sian kulturon, char ili opinias, ke chiuj lingvoj kaj chiuj kulturoj havas en si valorojn, kiujn la homaro ne perdu. Krome ni opinias, ke oni devas respekti je chiu nivelo la lingvajn homajn rajtojn, garantiatajn de la Deklaro pri Homaj Rajtoj.

Ni pensas ke chiuj devus apliki chie en la mondo la principon de la uzado de tri lingvoj rekomendita de Unesko kaj UN:

- gepatra lingvo (kiom ajn malgranda ghi estas)
- loka kontakt-lingvo ( ghenerale la nacia lingvo)
- internacia lingvo

Estas jam pruvita la pozitiva efiko de la instruado de gepatraj lingvoj kompare kun la instruado de nur negepatraj lingvoj. La bezono pri la loka kontakt-lingvo estas evidenta.

En chi tiu kadro ni ankau asertas ke la optimuma lingvo por la rolo de internacia lingvo estas la internacia, neutrala planlingvo Esperanto. La uzo de kiu ajn alia nacia lingvo por internacia komunikado estas maljusta, kauzas homajn suferojn kaj kauzas perdon de mono kaj de tempo flanke de la evoluantaj socioj kaj en la longa dauro malaperon de lingvoj kaj de kulturoj.

Ni pensas, ke chiuj konsciaj edukistoj kaj edukaj instancoj havas la devon evoluigi kaj disvastigi justan aliron al komunikado inter malsamaj kulturoj, kaj tute aparte inter minoritataj kaj indighenaj grupoj kaj la cetera loghantaro, respektante ches lingvajn homaj rajtoj.

Projekto Indighenaj Popoloj
renato.corsetti@esperanto.org
http://www.esperanto.net/

1 Comments:

At 12 agosto, 2005 14:50, Blogger Gebeleizis said...

Bonaj idealoj. Mi ankau subtenas ilin!

 

Postar um comentário

<< Home