Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-07-04

Internacie en Meza Europo - 3a SOMERE apud Kolonjo, 2005-7-30 ghis 8-14

Internacie en meza Europo - 3a SOMERE apud Kolonjo, 2005-7-30 (sab) ghis 8-14 (dim)
 
Chu vi shatas partopreni trankvilan Esperanto-renkontighon kun kvindeko da homoj el deko da landoj, en agrabla domo kun bela ghardeno, chirkau unu trajnhoron oriente de Kolonjo en Germanio? Tiam konsideru partopreni en SOMERE, SOmera MEzeuropa REnkontigho, de la 30a de julio ghis la 14a de augusto (au partatempe).
 
Chu vi shatas plibonigi vian lingvonivelon en kurso kaj samtempe partopreni en internacia Esperanto-rondo? Au chu eble unu el viaj konatoj volas eklerni la lingvon? Eble SOMERE taugos por vi - ni aparte zorgas pri komencantoj kaj progresantoj.
 
Chu vi shatas trankvile ghui la tempon babilante en la ghardeno - kaj eble iam havi varion auskultante prelegon, banighante, dum promeno, ludante au en ekskurso? Pripensu somerumi en SOMERE!
 
Internacia partoprenantaro
 
La partoprenantaro estas bele miksita internacie: Triono de la jamaj alighintoj venas el Belgio, triono el Germanio, la aliaj venas interalie el Francio, Irlando, Pollando kaj Portugalio. Cheestos homoj el diversaj aghgrupoj, kelkaj infanoj, familioj, paroj kaj unuopuloj - certe ankau vi estos bonvena!
 
Prelegoj, kursoj, promenoj kaj ekskursoj
 
Atendos vin varia programo: Vi povos senstrechighi per Chi-Gong-ekzercoj au dum dancado, vi povos amuzighi dum sorchistina arangho kaj ghui la chirkauajhon dum promenoj kaj ekskursoj en la mezmontara apuda regiono. Kaj vi povos ghui la apuddoman parketon kun arbareto kaj du riveretoj, kie eblas fughi en ombron, se la suno eble tre brulos.
 
Pliajn informojn vi trovos sur niaj retopaghoj http://www.esperantoland.org/somere ; tie videblas kelkaj bildoj kaj listo de parto de la jamaj alighintoj. Se vi havas demandojn, ne hezitu meti ilin.
 
Venu somerumi dum SOMERE!
 
Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand www.EsperantoLand.org