Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-07-07

Internacia Fotokonkurso 2005

Internacia Fotokonkurso

Post sep sukcesaj konkursoj (1998, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003, 2004) la redakcio de "La Ondo de Esperanto" invitas al partopreno en la oka Internacia Fotokonkurso.

En la konkurso rajtas partopreni cxiu fotemulo amatora aux profesia, sendepende de la logxlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15 cm. Fotoj povas esti koloraj aux nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando). La fotoj devas atingi la sekretarion de la konkurso antaux la
1a de decembro 2005.
La konkursajxoj devas esti subskribitaj per pseuxdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseuxdonimo, auxtenta nomo kaj posxta adreso de la auxtoro. Oni povas aldoni titolon aux klarigan
noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.

En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj aux publikigitaj.

Jugxkomisiono aljugxos premiojn al la lauxreatoj:

1. 50 euxroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2006.
2. 25 euxroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2006.
3. abono de La Ondo de Esperanto 2006.

Specialan premion (50 euxroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2006) ricevos la plej bona foto pri la temo Naturo.

Cxiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita en La Ondo de Esperanto. La organizanto de la konkurso havos gxis 31 dec 2007 ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Poste la publikigo-rajton havos kaj la organizanto kaj la auxtoroj.

Sukcesojn!

-------
Halina Gorecka & Aleksander Korzhenkov
La Ondo de Esperanto / Sezonoj / Balta Esperanto-Forumo / Liro
RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1248, Ruslando
Rete:
sezonoj@gazinter.net
Eo: http://www.esperanto.org/Ondo/
Ruse: http://users.gazinter.net/sezonoj/
Dissendolisto: http://groups.yahoo.com/group/La_Balta_Ondo/
Telefono: (0112) 656033