Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-07-25

Honoraj Membroj de UEA 2005

En la Universala Kongreso, la Universala Esperanto-Asocio nomis ok novajn honorajn membrojn.
Gratulojn al ĉiuj!
 
Aliaj novaj honoraj membroj estas:
 
Roman Dobrzynski (Pollando)
Ursula Grattapaglia (Brazilo)
Heta Kesala (Finnlando)
Telesforas Lukolevicius (Litovio)
Duilio Magnani (Italio)
Andrzej Pettyn (Pollando)
 
La german-devena Ursula Grattapaglia, kune kun sia edzo Giuseppe Grattapaglia, estas internacie konata aktivulino favore al Esperanto-movado kaj speciale ŝia dediĉo al Bona Espero en Alto Paraiso, Brazilo estas unu el la plej konataj sukcesodonaj projektoj en Esperantio, por instrui infanojn per multnacia esperanto-instruistaro ene de la bienlernejo "Bona Espero", kies ĉefa lingvo estas Esperanto. La nuna urbestro de Alto Paraiso estas eks-lernanto de tiu lernejo zorgita de Ursula kaj Giuseppe.
 
 
Vi povas legi plenan artikolon ĉe http://www.liberafolio.org/
(artikolo "Ok novaj honoraj membroj elektitaj en Vilno")