Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-07-15

Helpo-peto de hungara espernatisto-verkisto

 
de: Attila SALGA <salga@debrecen.com>

Mia nomo estas s-ro Attila SALGA (prononcu: SXALGA). Mi logxas en la hungara urbo Debrecen. Mi laboras kiel jxurnalisto kaj profesoro pri Esperanto.
Dum la pasintaj monatoj mi interesigxis pri la vivo kaj aventuroj de mondfama hungara trompulo (trompisto!) Ignác Strassnoff, kiu trompis aristokratojn. Li vivis de 1862 gxis 1933. Siatempe liaj aventuroj estis famaj en la tuta Euxropo, ecx en la Usono, kie li vivis kaj agis kelkajn jarojn. Mia libro kun titolo "Aventuristo nekronenda" aperis en majo.

Dum miaj arkivaj esploroj mi trovis alian faman trompiston. Lia hungara nomo estas Menyhért HORVÁTH (ofte li uzis aliajn nomojn: barono Menyhért Beöházi, Melchior von HORVATH, Freiherr von Beöhaza, Ferenc Menyhért HOFNER, princido Taszilo FESTETICH). Li naskigxis en 1890, kaj li mortis versxajne en 1934 en Germanio.

Post kelkaj trompajxoj per bankcxekoj en Vieno (Auxstrio) kaj Budapesxto (Hungario) en 1920 li vojagxis kun sia kompanio (krimuloj) al Brazilo. Ili estis akceptitaj de la brazilaj sxtatestroj kaj diversaj urbestroj. Kiel (falsa) filo de hungara princo FESTETICH li acxetis kastelon; ili estis invititaj al palacoj de ricxegaj kafo-plantejposedantoj kaj bankistoj. Lia belega "edzino" MILICA (maltalenta artistino) volis kanti en la operteatro de urbo Rio de Janeiro, sed sxiaj roloj malsukcesis. HORVÁTH fondis filmcentron, faris kelkajn filmojn kun sia MILICA, sed ankaux ili malsukcesis. El la akirita mono restis nur suficxe malgranda sumo. HORVÁTH volis investi tiun monsumon, kaj li decidis "trovi" nafton sur la deklivoj de montaro GRAN CHACO, kiu aparenis al Paragvajo. Kun sia akompanaro li pasigis tie tri monatojn. Liaj "ekspertoj" atestis, ke tie la bor(sond)adoj estis sukcesaj. Brazilo povas havi pli multe da nafto ol Venezuelo!
 
En Rio de Janeiro li fondis "BANCA RIO DE LA PLATA". Li deklaris pri siaj sukcesaj boradoj en la brazila industria ministrejo, kaj helpe de siaj altrangaj konatoj la registaro de la Brazilaj Unuigxintaj Sxtatoj kaj la anoj de auxtonomia estraro de urbo Rio de Janeiro acxetis plimulton da "kurzohavaj" akcioj de BANCA RIO... (FALSA!!!).
Akcioj de BANCA RIO DE LA PLATA plialtigxis, plivalorigxis cxiuhore. Ricxuloj forvendis siajn posedajxojn, kastelojn palacojn kaj aliajn nemoveblajxojn por acxeti kiel eble pli multe da akcioj kurzhavaj. Malricxuloj forvendis siajn segxojn, vestajxojn por ricxigxi.

En lia banko okazis bankroto, cxar evidentigxis, ke la atestiloj pri la naftofontoj estis falsaj. Li kauxzis grandan domagxon al Brazilo.

En SVEDIO

Li estis liberigita el la prizono de STEIN en 1928. Poste li veturis al Svedio. Li konatigxis kun IVAR KREUGER, kiu havis 150 alumetfabrikojn kaj aliajn entreprenojn en la tuta mondo. HORVÁTH estis "barono", li parolis flue ses lingvojn La regxo de alumetproduktado estis mezagxa, needzigxinta, aventurema. HORVÁTH akompanis lin kiel amiko tra Euxropo, Ameriko, Azio dum siaj komercaj vojagxoj. KREUGER amegis la vivon kaj virinojn. Li donacis al sia amiko monon - ne kalkulante gxian sumon. HORVÁTH povis ekscii cxiujn sekretojn de KREUGER. Lia havajxaro egalis al ricxeco de Rockefeller, Morgan, Astor. Li donis kreditojn al diversaj
sxtatoj por monopolio de alumetproduktado en tiu lando. Li igxis pli kaj pli ricxa. Sed li volis esti la plej ricxa: li acxetadis grandajn partojn de arbaroj de skandinavaj landoj, krome minejojn, li fondis fergisejojn, laminatejojn, bankojn, transoceanajn naftejojn, sed li malbone kalkulis sian monstaton (eble tiujn "bonajn proponojn" donis al li HORVÁTH). Li prenis kreditojn, kaj volis sxajnigi, ke cxio estas en ordo. El granda kaj bona entreprenisto KREUGER igxis aventuristo. En 1928, kiam ili interamikigxis KREUGER estis jam cxefe aventuristo, do ili komprenis unu la alian tre bone.

HORVÁTH trompis ecx sian amikon, kiam li komunikis, ke en la norda parto de Svedio riveretoj fluigas orajn buletetojn. Ili fondis Akcian Asocion por minado de oro en NORBOTTEN. La ekspertoj estis geologoj LINDSTRÖM kaj HOLLER. La raportoj estis falsaj. La gazetoj de KREUGER skribis artikolojn pri tiu sensacio. "Post kelkaj jaroj Svedio estos pli ricxa ol Sud-Afrika Unio dank' al vastaj teritorioj plenaj de orglobetoj. Iliajn korzohavajn akciojn oni forvendis rapide en diversaj borsoj de la tuta mondo.
Badauxrinde HORVÁTH ne ricevis monon por tiu granda ideo, sed KREUGER pagis per "kurzohavaj akcioj". KREUGER memmortigis en la jaro 1932. Post kelkaj monatoj de lia morto evidentigxis, ke li estis grandega aventuristo, tamen li estis enterigita en la honora tombo, kiun donis al li la tiama sveda sxtato. Cxiuj liaj firmaoj bankrotis, li kauxzis grandan domagxon al Svedio.

Poste HORVÁTH dauxris sian "karieron" en Berlino...

Laux la supraj historioj cxu vi povus helpi al mi?

1. Cxu en via lando ekzistas artikoloj, romanoj pri tiu temo?
2. Cxu vi povus proponi al mi tiun esperantiston, kiu atingus kelke da
informoj pri tiu temo?
3. Cxu vi povus publiki mian leteron interrete por peti helpon?
4. Kiujn fontojn vi proponus al mi por interreta kontaktigxo, informakiro?
Koran antauxdankon por via reago kaj helpo.
Kun esperantistaj salutoj

Attila SALGA