Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-01

Stipendio "Esperanto"


Stipendio "Esperanto"

En Rusio ekzistas firmao "Planeta Esperanto", fondita en 1994 de
kunlaborantoj de internacia sekcio de la organizajxo "Asocio de Rusiaj
Gejunuloj". La firmao okupigxas pri organizado de eneksterlanda
studado (universitatoj, MBA ktp), sed cxefe pri instruado de la angla
lingvo - en eksterlando. La firmao ecx registris por si la
domajno-nomon "esperanto.ru" - do gxi gvidas al la pagxoj de la
firmao, kaj ne al rusiaj E-asocioj.

Nun la firmao anoncis "Stipendion Esperanto", kiun povas ricevi
studentoj, dezirantaj lerni en eksterlandaj lernejoj (universitato en
Usono, MBA en Europo aux diversaj 4-semajnaj lingvolernejoj en
Euxropo).

Krom la nomo la firmao havas nenian rilaton al la E-movado. Pliaj
informoj cxe: http://www.esperanto.ru/news/stipend.shtml

laux [e-rus-info]

---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu

--------------------------------------------------------------------
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2005! --
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
--------------------------------------------------------------------

1 Comments:

At 03 junho, 2005 08:44, Blogger festo2005 said...

cxu vi povus paroli pri FESTO 2005?

 

Postar um comentário

<< Home