Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-01

Reklamo pri Esperanto aperos tra Google

Reklamo pri Esperanto aperos tra Google

Pli ol 30.000 vizitojn monate ricevas la retejo "Lernu.net", kie
eblas studi Esperanton en 24 lingvoj. Pluraj dekoj da kunlaborantoj
vivigas la projekton, kiun financas la organizajxo Esperantic
Studies Foundation.

Ankaux tra la popularega ret-sercxilo Google baldaux disvastigxos
reklamo pri "Lernu.net". Fine de marto la teamo de la retejo sukcesis
gajni konkurson de Google pri senpaga reklamo. De tiam aktivuloj
preparadis la reklam-sxildojn kiuj aperos diversloke en la reto
fine de majo aux komence de junio

Legu pli en Libera Folio! http://www.liberafolio.org

inf: Kalle Kniivila
<kalle@esperanto.se>

el [NUN]

---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu

--------------------------------------------------------------------
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2005! --
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
--------------------------------------------------------------------