Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-01

nacilingve pri E-o kaj interreto

En aprila kajero de ruslingva reta jxurnalo "Temoj de
interret-klerigado" ukraina esperantisto Tatjana Auderskaja publikigis
sian (ruslingvan, certe) artikolon "Esperanto kaj Interreto".

En gxi estas lumigata projektaro de E@I (kun ttt-ligiloj):
lingvo.info, lernu.net, interkulturo.net, edukado.net, kaj temas
ankaux pri E-Vikipedio.

La artikolo vekis tiom grandan intereson kaj pozitivan
reagon de legantoj, ke Tatjana Auderskaja estis invitita kiel "Gasto
de kajero" por junia kajero de la jxurnalo. Por anonci sin por la
junia kajero, Tatjana verkis unu plian artikolon, en kiu sxi detaligis
sian antauxan artikolon kaj rakontis pliajn interesajn aferojn. Denove
estis menciita E@I kaj gxia lastatempa sukceso pri gajno de premia
reklamado cxe Guglo.

Se vi kredas ke Tatjana meritis tion, vi povas danki sxin pro sxia
agado per sxia retposxto - verda99@mail.ru

La ligiloj estas http://vio.fio.ru/vio_27/cd_site/Articles/art_1_1.htm
kaj http://www.televio.nm.ru/june2005.dhtml

inf: Oleg Izyumenko <Oleg326756@gmail.com>

el [ecxei-membroj]

---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu

--------------------------------------------------------------------
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2005! --
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
--------------------------------------------------------------------