Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-01

Mallonge 2005.05.26.

Komerca firmao alprenis E-lingvan titolon.

Nova TTT-aspektiga studio en Jekaterinburg alprenis E-lingvan titolon,
rakontis Viktor Kulakov dum REK. La titolo estas "Viareto" (Via reto),
elpensis gxin persone la cxefo de la firmao, ne e-isto, helpe de
vortaro kaj ioma konsultado flanke de Viktor mem, kiu estas unu el la
programistoj de la studio.

La studio jam registris sian domajnon: http://viareto.ru. Unu el la
projektoj de la studio estas retpagxo de la Rusia E-kongreso kaj EoLA,
okazintaj en Jekaterinburgo.

Andrej Grigorjevskij
<andreo@esperanto.msx.ru>

el [e-rus-info]

* * * * * *

Reta vendejo pri brokantajxoj
-----------------------------

Cxe la adreso http://www.booklooker.de funkcias reta vendejo pri
brokantaj libroj, filmoj, muzikajxoj. La vendejo akceptas kaj ofertas
ankaux Esperantajn eldonajxojn. La retejo estas nur germanlingva.

* * * * * *

Seminario pri aktivula trejnado en Havano

De la 21-a gxis la 22-a de majo 2005, pli ol 30 esperantistoj
renkontigxis en la sidejo de Kuba E-Asocio por pritrakti
diversajn temojn en rilato kun la aktuala situacio de la
Kuba movado, organizado, kulturo, instruado, utiligo.
Estis prezentita mallonga filmo pri la Universitato de
Informadikaj Sciencoj, en kiu funkcias Klubo de Esperanto.
Pliaj detaloj kun fotoj troveblas cxe:
http://www.esiss.co.cu/esperanto/noticoj/2005/havsem.htm

inf: Norberto Diaz Guevara
Sancti Spiritus, Kubo
<norberto@ssp.desoft.cu>

* * * * * *

Nova kvizo en la retejo de "Interkulturo"
-----------------------------------------

Ni invitas cxiujn partopreni nian novan kvizon "Bestoj"
<http://www.interkulturo.net/kvizoj/listo.php>.

Limdato por sendi respondojn estas la 30-a de junio, 2005. Gajnintoj
de la kvizo ricevos valorajn premiojn.

el [Novajxletero de Interkulturo]

* * * * * * *

E-gusta ne E-a retejo
---------------------

Interesa prilingva enciklopedio ekzistas cxe la adreso
http://lingvisto.org. Malgraux sia nomo la cxefa pagxo estas plene
ruslingva kaj rakontas pri multaj lingvoj - ekzotikaj kaj ne tre, sed
tute ne mencias Esperanton kiel lingvon. Samtempe ne nur la retejo,
sed ankaux preskaux cxiu aparta pagxo havas esperantlingvan nomon.

Evidente tiel la kreinto (subskribinta kiel Dmitri Lovermann) praktike
uzas Esperanton, dum multaj aliaj kutime uzas por la samaj celoj la
anglan.

Krom la lingva enciklopedio en la retejo estas plia parto, kiu jam
estas E-lingva - tio estas "Katalogo de Lingvisto". La Katalogo estas
kolekto de ligiloj al diversaj interesaj retejoj kaj blogoj - nur en
Esperanto!

La Katalogo estas bone zorgata kaj aktuala, kun oportuna kategoriigo
kaj klaraj subskriboj.

Andrej Grigorjevskij
<andrej@co.uea.org>

el [e-rus-info]

* * * * * *

Maxime Rodinson

Eks-redaktoro de la revuo "Esperanto" de UEA, Istvan Ertl atentigis
pri la apero de libro sub la titolo "Souvenirs d'un marginal" (Fayard,
Parizo, recenzo che :
<http://www.editions-fayard.fr/FrCatalogue.asp?Ouvrage=3526878>)

Temas pri membiografio, kiun komencis verki, sed ne povis fini, la
famega orientalisto kaj lingvisto Maxime Rodinson (1915-2004).

Istvan Ertl trovis dum foliumado, ke "almenau deko da pagxoj [el 434]
temas pri Esperanto, kiun li priskribas kiel grandan intelektan
stimulilon adolesk-aghan". Li aldonas ke, se li havos vivotempon por
fini sian auxtobiografion, li rakontos ankaux kiel li kontribuis al la
renaskigxo de E-o en tempoj de Gorbacxov'. Bedauxrinde, li ne
gxisvivis tion.

el [esper-inform]

---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu

--------------------------------------------------------------------
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2005! --
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
Se vi estas kontenta pri Ret-Info, diru tion al viaj amikoj :-)
--------------------------------------------------------------------

.

====================================================
Amike
Adonis Saliba.