Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-07

Lokomotivo, rulu nun!

Kajto lanĉas novan KD.
 
Jen baldaŭ 16 jaroj de kiam Kajto produktis sian unuan albumon, Flugdrako (VKKD1), kiu ne nur estis la unua KD, sed ankaŭ la unua 'vera' disko iam surbendigita profesie de muzikgrupo kantanta en esperanto.

Kial ne diri ke ili estas la aŭtentaj pioniroj de movado kiu ne ĉesas grandiĝi; kaj malgraŭ kariero de preskaŭ du jardekoj, ilia stilo konstante restas referenco, kaj ilia sperto tiom en studio kiom sursceneje sentiĝas pli ol iam tra tiu ĉi kvina kodisko de la bando.