Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-01

Kunveno pri "informado" en Vlinius

Ni parolu pri informado en Vilno
--------------------------------

Mi estas arangxanta kunvenon pri informado dum la UK en Vilno.

La labor-titolo iom sxerca estas gxis nun: "Informado: la
stranga milito, en kiu soldatoj proprainiciate batalas,
oficiroj ne gvidas sed riprocxas kaj generaloj opinias, ke la
milito ne koncernas ilin!".

Jam konsentis prezenti siajn spertojn reprezentantoj de Unuigxo
Franca pri Esperanto (Francois Bartsch kaj Claude Longueépée).
Francujo estas unu el la malmultaj landoj en kiuj la landa
asocio vere gvidas la informadon kaj helpas la lokajn klubojn
kaj la individuajn esperantistojn per materialoj diverspecaj.

Se iu el vi havas interesajn spertojn (sukcesajn kampanjojn
jxus faritajn, ktp. por raporti), tiu bonvolu kontakti min rekte.

Amike

Renato Corsetti
<renato.corsetti@esperanto.org>

el [informado]

---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu

--------------------------------------------------------------------
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2005! --
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
--------------------------------------------------------------------