Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-03

Klasika komputila ludo nun en Esperanto!


MANIAC MANSION DELUXE - EN ESPERANTO

:.: Klasika komputila ludo nun disponebla en Esperanto

Antaux iom pli ol 15 jaroj, estis lancxita la ludo
Maniac Mansion ("freneza domo"), kiu popularigis novan
ludstilon kaj arigis legion da fanoj cxirkaux la
mondo. Pasintjare, internacia volontula skipo
relancxis la ludon, nun kun pli ellaborita grafiko kaj
rulebla en modernaj komputiloj, "Maniac Mansion
Deluxe". Intertempe, pli ol 400.000 personoj jam
elsxutis la novan version (senpagan), kaj kiu estas
ade tradukata en novajn lingvojn: nun, gxi estas
disponebla ankaux en Esperanto!

En MM, la ludanto interagas kun roluloj kaj objektoj,
kadre de pluraj malgrandaj sinsekvaj enigmoj, kiuj
devas esti kohere solvitaj cele al la fina tasko: savi
la koramikinon de la cxefa rolulo, enkarcerigitan de
freneza sciencisto. Oni gvidas skipon de tri studentoj
tra lia domego, interagante per komandoj ("prenu",
"malfermu", "fermu", "pusxu", ktp) kaj dialogoj, kiuj
donas indikojn pri la solvo de la enigmoj. Vi eltrovos
ke cxiu el la sep elekteblaj junuloj havas specialajn
lertojn, talentojn kaj malfortojn, kaj cxiu el la
frenezaj logxantoj de la domo havas celojn kaj
dezirojn kiuj povos helpi aux bloki vian skipon,
depende de kiel vi rilatas al ili. La historio - kaj
via alirmaniero por plenumi la celon - estos malsamaj
laux la knaboj kiujn vi elektas kaj kiel vi interagas
kun la personoj kaj ajxoj en la domego... Longaj horoj
da alloga cerbumado atendas vin! ;-)

Pro la ampleksa teksta interagado sur grafika
interfaco, la ludo estas placxa rimedo por praktiki
lingvajn talentojn. Gxi estas bona amuzajxo kaj por
progresintoj, kaj por progresantoj; la grafika
interagado ebligas ke ecx komencantoj gxuu la ludon,
samtempe cxerpante suficxe ampleksan vortprovizon.

======================================
# ELSXUTO

La pagxaro de la skipo, "LucasFan Games", trovigxas
cxe:

<a src =
'http://people.freenet.de/lucasfangames/maniac/index_eng.htm'>http://people.freenet.de/lucasfangames/maniac/index_eng.htm</a>
Iru al "Our Games", kaj poste elektu "Download" sub
"Maniac Mansion Deluxe".

Alternativa vojo por elsxuto de la ludo:
http://www.filefront.com/?filepath=/Adventureserver/fanadventures/mmd14setup.exe

Se vi eventuale ricevas la ligilojn fusxitaj: ili
ankaux estas troveblaj cxe mia blogejo/fotejo, krom
kelkaj ekranfotoj de la ludo:
http://jimes.multiply.com

---
# INSTALADO

La ludo estas instalebla sub Vindozo (pri rulado sub
Linukso vidu pli malsupre). Post elsxuto, suficxas
ruli la dosieron kaj elekti la instaldosierujon. Por
lancxi la ludon, fine musklaku sur la ikonon kreitan.

---
# AGORDOJ

Post la ekrulo, malfermigxas menuo. Elektu unue
"Readme", kaj legu pri la klavaraj komandoj (klaku sur
la flageto por Esperanta versio). Sekve, klaku sur
"Configuration". Elektu "Esperanto translation" cxe
"Game Language", kaj fine klaku sur "Save and run".
Bonan ludadon! ;-)

---
# LINUKSO

Por indikoj kiel ruli la ludon sub Linukso,
anglalingve, kontrolu: http://drevil.warpcore.org/ags/
Maniac Mansion Deluxe estis kreita uzante la programon
"Adventure Game Studio", kaj estas necese instali
linuksan version de ties motoro. Mi ne scias cxu la
ludo funkcias per Wine.

======================================
Laste: la skipestro de la projekto "Maniac Mansion
Deluxe", la germano Sascha Borisow (kasxnomo
"LucasFan"), estis tre malferma kaj helpema pri la
esperantigo de la ludo (ekzemple cxe la strebo por la
subteno de la supersignoj). Gratulleterojn (prefere
germane aux angle) se eble sendu al li cxe:

MMDeluxe [cxe] gmx.net
======================================

Bonan ludadon!

Jimes Vasco Milanez
Brazilo
Kontakto: jimesvm [cxe] gmail.com

1 Comments:

At 18 junho, 2005 11:10, Anonymous Josef S^emer said...

Mi deziras rimarkigi ke male al tio, kion vi skribis en la mencio de la kolonio de judoj en Krimeo (Nigra Maro) en la 20-aj jaroj de la 20-jarcento, la vero estas ke tiuj homoj, kiuj elmigris tiam el Palestino kaj fondis log^lokon en Krimeo, TUTE ne estis esperantistoj. Ili estis ekstremaj socialistoj kiuj kredis je komunismo kaj elektis esperantlingvan nomon por ilia kolonio: Vojo Nova.
Sed Esperantistoj ili nepre ne estis!

Josef S^emer
Israelo

 

Postar um comentário

<< Home