Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-21

Kabeoj en Libera Folio

 
Lauta kabeo renkontas moralan indignon
 
Indignaj reagoj kaj akuzoj pri perfido estis la respondo de multaj esperantistoj al la lauta kabeo de 23-jara eksa volontulo de TEJO, kiu nun akuzas la Esperanto-movadon pri subpremado de lingva diverseco. La plej fanatikaj diskutantoj postulas ideologian kontrolon de la dungitoj en la Centra Oficejo. Christopher Culver ne estas la unua kiu lasas la Esperanto-movadon pro seniluziigho, sed li eble estas la unua kiu sukcesis krei tian bruon chirkau sia kabeo.
 
***
 
La unua kabeinto verkis la unuan vortaron
 
"Kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe", demandas Kalocsay en sia rimportreto pri Kabe, Kazimierz Bein. En sia tria Kulturbildo Baldur Ragnarsson rakontas pri la kreinto de moderna,
klara esperanta stilo. Kabe kreis novan vorton ankau el sia nomo, kiam li forlasis la Esperanto-movadon en 1911. Li mortis nur en 1959, sed jam en 1931 Kalocsay deklaris lin "droninta vive en la morto". Kabeado chiam vekis fortajn sentojn.
 
***
 
Kion diris sinjoro Kabe?
 
"Ili restis la samaj, kvazau mi forlasus hierau Esperanton, nenio shanghighis, ili parolas, paroladas, paroladas chiam la samon, chiam la samon…" Tiel diris al raportisto de Literatura Mondo la plej fama
kabeinto de chiuj epokoj en 1931, dudek jarojn post kiam li forlasis la movadon. Ni republikigas la intervjuon kun Kazimierz Bein.
 
***
 
Librojn legu la verkisto
 
"Mi kabeighis. Kaj poste mi atendis. Atendis. Kaj atendadis. Nenio okazis. Neniuj delegacioj vizitis min por petegi min reveni al la verda rondo familia. La Esperantogazetoj silentis. Chu ili konspiris por cenzuri la veron?" Finfine la protagonisto de Sten Johansson decidas fondi Federacion Internacian de Kabe (FIK), au Federacion de Esperantaj Kabeintoj (FEK). Tamen, kiel trovi la kabeintojn...
 
***
 
Kiselman protestas kontrau angligho de svedaj universitatoj
 
 Svedaj studentoj ne plu kapablas diskuti siajn proprajn studfakojn en la sveda lingvo, char ili konas la fakajn terminojn nur en la angla. Tion asertas Christer Kiselman kaj aliaj subskribintoj de artikolo
aperinta en la plej prestigha debat-forumo de Svedio, la stokholma gazeto Dagens Nyheter.
 
***
 
Legu pli en Libera Folio!