Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-02

Informletero de Vinilkosmo

Estimataj muziksxatantoj!

Tiuj cxi kelkaj lastaj monatoj certe estis la plej produktivaj
dum la tuta historio de Vinilkosmo ! Eta retrospektivo nepras,
kaj por la okazo vi trovos en nia TTT-pagxo cxiujn fresxdatajn
referencojn prezentitajn antaux ol fari pauxzon por profiti je
la belaj sunaj tagoj.

Plie, eta surprizo, tiom por vi kiom por ni, alvenis por
simboligi la vojon trairitan depost la unuaj heroecaj
surbendigoj, kaj ankaux novajxo el Ukrainio, kiu montras kiel
esperanto viglas en Orienta Euxropo, tiel ricxigante la
muziko-kolekton kiu ne cxesas pligrandigxi.

Kun la euxropsomeraj tagoj, alvenas ankaux la unuaj
renkontigxoj kaj la preparoj de diversaj festivaloj kaj
kongresoj rapidetas, anoncante varman someron por la
esperanto-geamikoj el la tuta mondo.

Enmanigu viajn agendojn, kaj ekakrigu viajn orelojn !

Nia kompleta katalogo cxe: http://www.vinilkosmo.com

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>>

Vinilkosmo-Novajxoj

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><

VKKS 28 " Tute ne gravas "

AMPLIFIKI
---------

Cxu muzikkasedo en 2005 ? Tamen jes, kaj cxi tio ne estas
sxerco, sed unika kaj limigita okazo por kolektantoj,
recenzistoj, kaj nostalgiuloj! Estis hazarde retrovita en la
kelo de Eldonejo LF-Koop, tiu kvazaux enfosita trezoro; temas
pri la unua esperanto-rok-kasedo eldonita en Esperantujo en 1986
de la rok-bando Amplifiki. Tiu retrovita stoko estas sen
banderoloj, sed la kasedoj estas novaj kiel de la unua tago!

Post represado el unu el la originalaj de la tiamaj banderoloj,
Vinilkosmo proponas al vi kun iom da malfruo, certe, sed
senkomplekse, cxi tiun nemalhaveblan rarajxon.

Konsistanta el Micke (Svedio), Kim, nuna membro de
Esperanto-Desperado (Danio), Bertilo et Martin, fondintoj de la
fama bando Persone (Svedio), kaj Aline kaj Isabelle (Francio),
Amplifiki estis siatempe la stela bando dum internaciaj
renkontigxoj de la esperanta junularo. Tra tuta Euxropo la efiko
de ilia pure rokenrola muziko kun nuancoj de bluso estis
adoptita de ilia publiko, starigante Amplifiki kiel ikonon de la
esperanta rok-movado.

En cxi tiu kasedo vi povos trovi mejlosxtonajn titolojn kiajn
"Sed tute ne gravas", "Domo en Bonn'", "Brava bardo", "Rugxo kaj
blu'", "IS", kaj la neforgeseblan "Sola" komponitan kaj kantitan
de Kim, titolo kiun cxiuj espojunuloj el la tuta mondo konas kaj
kunkantas. Notindas ke gxi reaperis en la unua KD de
Esperanto-Desperado 'Brokantajxoj' (VKKD 34).

Tiu escepta oportuno reenmergigxi en la primicojn de
esperanto-rokmuziko estas akompanata ankaux de brosxuro kun la
tekstoj kaj fotoj de la tiama bando.

Trafenda okazo antaux kompleta kaj neinversigebla elcxerpigxo
...

Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :

http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkks28&lng=e

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>>

VKKD 80 " Ukrainaj Kantoj en Esperanto "

ESPERO EL UKRAINIO
------------------

Popolkantoj estas la plej granda spirita valorajxo de la ukraina
popolo. Ili montras la vivon de la popolo, gxiajn revojn,
cxiutagajxojn, historiajn eventojn..

En tiu cxi disko estas prezentitaj ukrainaj popolkantoj, kiuj
venis precipe el la okcidenta parto de Ukrainio, dank'al la
aktiveco de tieaj esperanto-tradukistoj; sed ankaux de aliaj
partoj, ekzemple Mikaelo Bronsxtejn, kiun ni jam bone konas
(vkkd54, vkkd55, vkkd60), kaj kiu antauxe vivis en Ukrainio!

Iniciatis kaj preparis la diskon M. Lineckij. Krome, la disko
aperis dank'al kontribuoj de A. Abrahamjan, S. Cxanturija, kaj
M. Bronsxtejn.

La realigo estas manfarita; gxi proponas originalan prezenton
en esperanto kaj en la ukraina. En la kantaro estas prezentitaj
tri variajxoj de la teksto: en Esperanto, en la ukraina, kaj en
la ukraina laux esperanta ortografio kun indikitaj akcentoj.

En la unua strofo kaj refreno de la kantoj trovigxas literaj
indikiloj de la akompan-akordoj. Eblos do al la auxskultantoj
kunkanti hxore kaj kunvivi la cxarmon de cxi tiuj kantoj, kies
diversaj temoj, sxercaj kantoj kun vigla kaj bonkora popola
humuro, aux historiaj kantoj de la XVIa-XVIIa j.c, respegulantaj
batalojn de la kozakoj kontraux la malamikoj.

Tiu cxi disko estas manfabrikita de la artistoj mem.

Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :

http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd80&lng=e

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>>

Centjarigxo de la esperanto-kongresoj en Bulonjo cxe Maro

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>>

Dum Paska semajnfino, de la 25-a gxis la 30-a de marto 2005; la
kongreso de Bulonjo-cxe-Maro (norda Francio) kunigis
esperantistojn el tuta Euxropo por festi la centjarigxon de la
unua Tutmonda Esperanto-Kongreso.

Muziko estis bone reprezentita jam okaze de la inauxguro per
paradmarsxo de la kongresistoj gvidataj de urba fanfar-bando de
Bulonjo, de la Urba Teatro gxis la urbodomo. Meze de tiu
promenado en la urbo okazis halto en la Zamenhof-Placo, kie
estis deponitaj florgarboj cxe la busto de la patro de
esperanto. La esperanto-himno "La Espero" antauxis la francan
himnon "La Marseillaise", la tuto kun oficiala plena pompo....
Neniu iam vidis tion!

La muzika budo de Vinilkosmo, prezentanta cxiujn produktojn de
gxia katalogo, vere estis rimarkita. La etoso estis garantiata
de DJxo Flo, de la bona humoro de Rikardo, kaj de la gejunuloj
de JEFO kiuj dancis je ritmoj de roko, skao, kaj regeo de la
bandoj Strika Tango, Esperanto Desperado, La Rolls, JoMo, La
Porkoj, Dolchamar, ktp., kaj ankaux de la elektronika versio de
"La Espero" de Ralph Glomp.

Dimancxvespere la fama kantisto internacia kaj loka Jacques
Yvart, (VKKD 19) faris brilan prezenton de pluraj novaj
esperanto-kanzonoj, kaj por fini prezentigxis la korusa ensemblo
Meven (VKKD 43 kaj VKKD 71). Kvalita spektaklo kiu vojagxigis
nin sur la maroj de la mondo, kun nekutima surscenejigo
koregrafia kiu okupis la tutan scenejon per la 25 gekoristoj,
aktoroj kaj muzikistoj.

Sekve de la spektaklo de Jacques Yvart la publiko unuanime petis
duan albumon....

Jacques Yvart helpe de pluraj tradukistoj, inter ili Marcelo
Redoulez de la Kompanoj (VKKD 25), ekis laboron por nova
KD-projekto de tradukoj de la propraj kantoj de Jacques
eltiritaj el pluraj liaj albumoj, 'Bonjour la Paix' (Bonan
tagon, Paco) 'Citoyen du monde' (Mondcivitano), ktp., kaj eble
ankaux originaj titoloj en esperanto.

La projekto eble bezonos almenaux du jarojn da laboro antaux ol
la disko pretos, kun intertempe turneo de Jacques por poluri la
kantojn sursceneje antaux ol ilin registri.

Jen do tuta programo pri kiu ni parolos en oportuna momento....

Dauxrigote....

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>>

NEJ, 40-a datreveno

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>>

Okaze de la 40-a datreveno de NEJ ( Nederlanda Esperanta
Junularo), estas organizata renkontigxo okazonta de la 10-a gxis
la 12-a de junio 2005 en Middelburg en Zeeland (Nederlando).
EUROKKA estis invitita por gvidi seminarion pri
esperanto-muziko.

Por pliaj informoj kaj por aligxi :

http://www.esperanto-jongeren.nl/pr2005.html

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><

KEF 2005

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><

Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) okazos en Helsinko (Finnlando)
de la 16-a gxis la 23-a de julio 2005. La temo de la festivalo
estos "Korpo kaj Kulturo". En la programo (provizora): panelo de
la plej elstaraj esperanto-artistoj aktualaj: Dolchamar
(Finnlando), Esperanto-Desperado (Danio/Bosnio), JoMo kaj
Liberecanoj (Tuluzo/Okcitanio/Francio), Alejandro Cossavella de
Strika Tango kaj La Porkoj (Argentino), Flávio Fonseca
(Brazilo), Jxomart & Natasxa (Svedio/Kazahxio), Martin Wiese
(Stokholmo/ Svedio), ktp.

Por tiu okazo estos prezentita unuafoje oficiale la artista
datenbazo fare de David Emil kaj Flo de EUROKKA.

Por pliaj informoj kaj por aligxi :

http://www.esperanto.fi/kef2005/

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><

Kantaro-Vikio

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><

Cxu vi jam auxdis pri la Kantaro-Vikio de Ljosha Kuznecov?
----------------------------------------------------------

Kantaro-Vikio estas unika ret-pagxaro kunigante unu el la plej
grandaj kolektoj de kantoj en esperanto.

Cxar tiu pagxaro funkcias kiel Vikipedio, cxiuj kiuj volas
kontribui povas facile fari modifojn (se necese) en la jam
ekzistantaj pagxoj, kaj fari novajn.

En tiu kantaro vi trovos novajn kantojn, sed ankaux "klasikajn"
kiel ekzemple "La Espero", "IS", "Sola", "Hotel California".

La lastaj pagxoj aktivigitaj prezentas kompletan kolekton de
kantoj de Persone kaj de Merlin.

La rubrikoj estas klasitaj laux titoloj: "Kantotekstojn",
"Tekstoj kun akordoj", "Melodioj por posxtelefono", "Informoj
pri albumoj de e-bandoj", ktp.

Krom la tekstoj kaj gitar-akordoj por amatoraj muzikistoj, eblas
trovi ankaux diversajn ligojn al aliaj retpagxoj pri
esperanto-muziko.

Do, se vi havas intereson pri esperanto-muziko, vizitu tiun cxi
retkantaron, uzu gxin, kaj alportu en gxin viajn kontribuojn....

http://www.ikso.net/kantaro

Info de Ljosa KUZNECOV

www.ikso.net/kantaro

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>>

Himno je Gxojo en Japanio

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>>

S-ro Konisi Gaku adaptis la poemon "Himno je Gxojo" (Al la gxojo)
de Schiller tradukita al esperanto de K. Kalocsay por la hxora
finalo de Simfonio N-ro 9 de Beethoven.

Estis eldonita kompleta libro enhavanta la partiturojn kaj
tekstojn.

Eblas rekte mendi gxin por 6 euxroj plus sendokostoj cxe :

KLEG (Japana Esperanta Librokooperativo) Sone-higasi 1-11-46-204
Toyonaka-si Oosaka-hu JP-561-0802 Japanio

kleg@mvf.biglobe.ne.jp

http://www2u.biglobe.ne.jp/~kleg/esperanto.htm

Aux en la libroservo de UEA

Info de Mine Yositaka

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>>

Tutmonda Roko

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>>

Jen antauxvidita por venonta auxtuno (euxropa), nova albumo de
JoMo kaj Liberecanoj el Tuluzo (Okcitanio/ Francio). JoMo
proponos al ni kvalitan albumon je kio li kutimigis nin, sed
krome ankaux novan muzikkoncepton kiun li nomas "Tutmonda Roko".

<<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>><<>>

Vi povas amplekse disvastigi tiun cxi informleteron.

Se vi ricevis gxin pere de amiko aux konatulo kaj se vi deziras
ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribigxi cxi tie :
http://www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e

Dankon pro via atento.

Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floreal Martorell kaj Mark Eaton

Por persona kontakto kun Flo, bonvolu utiligi :

floreal@vinilkosmo.com