Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-01

Humanista koalicio akceptis Esperanton

La 1-2-an de majo en Peterburgo okazis la 9-a konferenco de la
Internacia Koalicio "Por la Humanismo!"

Enkadre de la programo de la konferenco Oksana Burkina elpasxis kun la
prelego "Humanismaj tendencoj en la moderna socio. Lingvistika
aspekto".

La plej grava rezulto de la prelego estis unu el oficialaj decidoj de
la konferenco: "Akcepti Esperanton kiel la lingvon por internacia
komunikado de la Koalicio. Establi kontaktojn kun
humanistoj-esperantistoj"

Trovi informojn pri la konferenco kaj ties decidoj vi povas cxe:
http://forhumanism.org/?target=ru/conf2005_about.html

---
Oksana Burkina estas peterburga E-aktivulino, studanta
nun en postdiploma fako de la Peterburga sxtata universitato kaj
verkanta disertajxon pri moderna fonologio de Esperanto. Sxi estas
REJM-komitatano kaj membro de TEJO.

(publikigita cxe http://www.peterburgo.info)

el [esper-inform]

---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu

--------------------------------------------------------------------
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2005! --
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
--------------------------------------------------------------------