Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-18

Esperanto cxe ekspozicio en la plej eta urbo de Brazilo

 
Águas de São Pedro, la plej eta urbo de Brazilo laux surfaco (nur 3,7 kvadrataj kilometroj)
kaj kun la plej granda IDH (vivkvalito, laux longagxo, eduknivelo kaj enspezo, mezuroj difinitaj
de UN) estas fama ripozejo en la regiono de Piracicaba, S. Paulo, kun diversaj specoj de
mineralaj akvoj.  Al la 3 mil logxantoj aldonigxas cx. 20 mil cxiun semajnfinon.

Tie la venontajn 9-an kaj 10-an de Julio okazos la

1º ENCONTRO DE FILATELIA, NUMISMÁTICA E CARTOFILIA DE ÁGUAS DE SÃO PEDRO
(1-a Filatela, numismatika kaj kartofila renkontigxo de la urbo)

http://www.portaldeaguas.com.br/portal/det_servico.asp?cod_sub_menu=253

kaj en gxi i.a. oni ekspozicios la filatelan kolekton "Babelo estu detruita!", kiu
temas pri Esperanto kaj la lingvo-problemo. Pri tio eblas legi (portugallingve)
cxe

        
http://www.portaldeaguas.com.br/portal/email/colecionismo.htm


La ekspozicio estas libere vizitebla kaj pluraj komercistoj de kolektajxoj tie
instaligxos. Informojn pri la Renkontigxo povas doni Marina, tra
colecionismo@portaldeaguas.com.br