Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-01

Dauxraj Agadoj 3 - Agado Espero

Sekve de la anoncoj pri la aliaj du dauxraj agadoj (Projekto Dialogo
kaj Indigxenaj Popoloj), mi ricevis ofertojn pri kunlaboro de
esperantistoj el Barato, Brazilo, Kolombio, Kubo kaj Pakistano. Dankon
al ili!

La tria projekto, pri kiu nun indas paroli al vi en la serio "dauxraj
agadoj", estas la tiel nomata Agado Espero, kiu estas simpla evoluo de
la iama "konto Espero", kreita okaze de la milito en Jugoslavio.

Nun la Agado Espero konsistas el 3 brancxoj:

* solidareco
* lernejoj por evoluo
* lingvo de paco

"Solidareco" estas la agado de la konto Espero, tio estas doni helpon
al individuaj esperantistaj viktimoj de militoj aux de aliaj
similspecaj grandaj naturaj katastroj (la mar-ondego en Azio,
ekzemple). Gxia helpo al unuopuloj gxenerale estas relative malgrandaj
(maksimume 100 euxroj), sed tio suficxas en malfacilaj kondicxoj por
fari multon.

"Lernejoj por evoluo" estas lernejoj en la evoluantaj landoj, en kiuj
oni instruas ankaux Esperanton, kaj en kiuj la labor-kondicxoj estas
malfacilegaj. Oni provas helpi per sendado de materiajxoj (kajeroj,
skribiloj, kaj similajxoj).

"Lingvo de paco" estas la agado por instrui Esperanton en militaj
situacioj aux en lokoj, kie ekzistas strecxaj rilatoj inter popoloj
aux etnaj grupoj. Nuntempe, gxi cxefe pluapogas la instruadon de
Esperanto en Kabulo, Afganujo, kaj en la militantaj regionoj en Centra
Afriko.

Zorgas pri cxi tiu agado komisiono konsistanta el Hans Bakker,
respondeculo, Agnes Geelen kaj Atilio Orellana. Tamen oni povus fari
plion, se ekzistus pli da laborantoj. Interesigxantoj anonci sin cxe
mi.

Evidente oni povas helpi ankaux per donaco al UEA, kun la indiko
"Fondajxo Espero".

Amike

Renato

----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@esperanto.org>
-----------------------------------

el [tejo]

---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu

--------------------------------------------------------------------
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2005! --
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
--------------------------------------------------------------------