Novaĵoj el Esperantio

Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.

2005-06-01

Amsterdama biblioteko konsultebla rete

La biblioteko de la Universitato de Amsterdamo posedas kolekton de
libroj kaj gazetoj en kaj pri Esperanto, kiu nombras pli ol 3000
titolojn.

Parton de tiu stoko konsistigas la libraro de la landa asocio
'Esperanto Nederland', kiun la universitato mastrumas por gxi. Post
longa laboro, la tuta kolekto estas nun katalogita, kaj rete
konsultebla. La adreso de la libere alirebla katalogo estas:
http://opc.uva.nl.

De la bonveniga pagxo vi povas elekti inter nederlandlingva kaj
anglalingva dauxrigoj. Alklaku la supran ligon 'Catalogus van de
Universiteit van Amsterdam' aux 'Catalogue of the Universiteit van
Amsterdam' por atingi la elirpagxon por viaj katalogaj esploroj. En la
serchlinio 'zoeken' aux 'search' tajpu la du mallongigojn 'tac esp'
(sen citiloj, sed kun unu interspaco) kaj konfirmu (tac esp signifas
'taalcode Esperanto', t.e. 'lingvokodo Esperanto). Responde vi devus
ricevi la komunikon pri 3104 trafoj, kiu estas la E-kolekto, ekrane
trairebla en sia tuta amplekso.

Anstataux tajpi 'tac esp' vi povas uzi la indikitajn serchkriteriojn,
kaj tuj sercxi laux titolo, auxtoro, ktp. De cxiu trovita titolo
vi trovos la auxtoro(j)n, eldoniston, eldonjaron, bindmanieron,
eventualan serian apartenan, referencnumeron, fizikan situon
de la volumo kaj informojn pri la prunteblo kaj disponeblo.

Wim Jansen

inf: "Atilio ORELLANA ROJAS"
<iei001@tiscali.nl>

---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu

--------------------------------------------------------------------
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2005! --
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
--------------------------------------------------------------------

.

====================================================
Amike
Adonis Saliba.