Renkontigho por Spiritistoj
|
Projekto NESTO sendos al tiu blogo freŝajn kaj interesajn novaĵojn, kiuj alvenas al ni el Esperanta Mondo. Do, ĉiam vizitu nin.
|
Ĉe http://de.news.yahoo.com/050907/286/4of05.html legeblas suban tekston en la germana.
Temas pri E-kursoj en la Universitato de Kinshasa. Fakte, tie studas pli ol 20 000 personoj dissemitaj en 10 Fakultatoj. Ekde 1993 funkcias tie E-Klubo kiu nomighas ESPERANTO-KULTURA MOVADO (EKM).
Fine, alia vojo jhus malfermighis che la Universitato KONGO en la provinco de Bas-Congo dank'al s-ro Ntoto, meritplena konga e-isto. Chi-lasta, magistro pri Juro, dejhoras en tiu universitato, volas tie ekfunkciigi ekde januaro 2006 similan projekton kunlabore kun EKM/DKEA.
En chi-semajna "Vim and Vinegar" vi konkludis vian interesan artikolon pri la "Granda Ega Bela Morgauo" asertante: "Kio ajn okazos, unu afero estas certa: neniam chiuj homoj de nia mondo kunvenos, kunigos la manojn kaj kantos kanton en Eo." Prave, neniam chiuj homoj kunigos la manojn kaj kantos en Eo. La funkcio de Eo neniam estis farighi la mondolingvo, nur servi kiel modesta peranto inter malsamlingvanoj. Mi parolis kaj parolas en Eo kun homoj el la plej ekzotaj landoj ek de kiam mi adoleskis (mi nun estas 74-jara), kaj mi chiam trovis tiun manieron komuniki pli placha ol la anglan, lingvon, kiun mi shatas, sed kiun mi neniam regos sufiche por senti min egalnivela kun denaskulo. Mi esprimis min pli flue en Eo post ses monatoj ol angle post ses jaroj, kaj la facileco konstatebla dum lernado plu ekzistas je la momento esprimi sin : pro kialoj, kiuj rilatas al neuropsikologio (vd chapitrojn 6 kaj 7 de mia libro Le défi des langues, Parizo: L'Harmattan, 2-a eld. 2001), en Eo vi malofte dubas, vi ne torturas vian cerbon serche al la ghusta vorto, vi ne timas aperi ridinda, kiom en aliaj lingvoj. Antau du jardekoj, mi travojaghis nian planedon serve al Monda Organizo pri Sano. Sur chiuj kontinentoj (kaj sur multaj insuloj, ekzemple en Japanio), mi diskutis en Eo kun lokanoj, kiuj ne scipovis la anglan. Mi do povas atesti pri ghia elstara taugeco, kompare kun la angla au kun sistemoj kiel samtempa interpretado.
Reago de Claude Piron al Publikaĵoj (1)
En artikolo ("Calling for an overhaul of the teaching of English in Thai schools") publikigita en la tajlanda anglalingva gazeto The Nation la 28-an de augusto, Chatrarat Kaewmorakot raportas: Education Minister Chaturon Chaisang said that most students' inability to communicate in English despite spending years learning the language pointed to a clear failure in language-teaching in Thailand. [Edukministro Chaturon Chaisang diris, ke la nekapablo anglalingve komuniki de la plimulto el la studentoj malgrau jaroj da lernado montras, ke klare fiaskas lingvoinstruado en Tajlando]

Jen la angla lingva versio de la ebla
AL
Estimataj geamikoj,
Dum la cxi-jara UK en Vilno pasintan julion
Mi volas koncize informi al vi esencajn aferojn kiuj estas kaj estos gravaj por nia konstanta laboro en la koncernaj regionoj kaj landoj, kun granda espero pri via kutima kunlaboro kaj agado en la plenumo de nia komuna tasko.
Grava gvidliniaro movada,
Aparta ero amendita rilatas al la tria agad-direkto, kies nuna teksto mi sube kopias al vi por via analizo kaj informo.
3-a agad-direkto: TUTMONDIĜO / MALFERMIĜO
Tutmondiĝo signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankoraŭ ne trovis radikojn. Eŭropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de
Ene de tia spirito, krom la taskoj de la strategia laborplano, mi listigas resume kelkajn rekomendojn aux instigojn de
- oni konstatas kun plezuro, ke povu esti prezentita al la 33a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo (oktobre 2005) nova rezolucio pri esperanto, proponita de la litova delegitaro ĉe Unesko, kaj petas, ke la landaj asocioj provu atingi subtenon de sia(j) registaro(j).
- En la informa agado, apud la produktado de informiloj estas grave scii, kiel uzi tiujn informilojn; ke apud la informado de landaj asocioj, estas informado ene de fakaj asocioj, en kiuj eblus uzi samajn informilojn en diversaj landoj.
- oni atentigas, ke UEA povas helpi kunlaboron de landaj asocioj kaj iliaj
informantoj, same kiel landaj asocioj devus agi rilate la lokajn grupojn.
- favore al kulturo, UEA volas stimuli eldonadon de verkoj en Esperanto, ĉu originalaj ĉu tradukitaj.
- por pruvi la pacan potencialon de esperanto, UEA instigas landajn asociojn starigi laborplanon pri Semajno de Internacia Amikeco kaj aliaj regionaj kaj enlandaj eventoj.
- en la faka kaj scienca agado, oni pledas por pli ofta uzado de la reta diskutlisto fakaj kaj scienca agado.
Jen resumo pri rekomendoj de la subkomitatoj sesiintaj en Vilno kiel aparta liniaro por nia laboro, kio kune kun la strategia laborplano devas esti konsista parto de viaj/niaj labortaskoj laŭ propraj kondicxoj kaj iniciatoj.
Mi tre aprezos viajn reagojn aux komentojn.
Kun amikaj salutoj,
Maritza Gutiérrez González
UEA-estrarano pri landa kaj regiona agado
Havano, 21 auxgusto 2005.
